Project Gutenberg's La Murdoj de Kadavrejo-Strato, by Edgar Allan Poe This eBook is for the use of anyone anywhere at no cost and with almost no restrictions whatsoever. You may copy it, give it away or re-use it under the terms of the Project Gutenberg License included with this eBook or online at www.gutenberg.org Title: La Murdoj de Kadavrejo-Strato The Murders in the Rue Morgue Author: Edgar Allan Poe Translator: Edwin Grobe Release Date: May 6, 2006 [EBook #18326] Language: Esperanto Character set encoding: ASCII *** START OF THIS PROJECT GUTENBERG EBOOK LA MURDOJ DE KADAVREJO-STRATO *** Produced by Robert L. Read, William Patterson and the Online Distributed Proofreading Team at http://www.pgdp.net KLASIKAJ USONAJ NOVELOJ EDGAR ALLAN POE (1809-1849) LA MURDOJ DE KADAVREJO-STRATO Esperantigis EDWIN GROBE 1998 Eldonejo-Arizona-Stelo 1620 North Sunset Drive Tempe, Arizona 85281-1550 Usono Edgar Allan Poe "LA MURDOJ DE KADAVREJO-STRATO" Unua Eldono, Auxgusto, 1998 Origina Anglalingva Titolo "THE MURDERS IN THE RUE MORGUE" LA MURDOJ DE KADAVREJO-STRATO La mensaj kvalitoj nomigxantaj analizaj nur malmulte analizeblas en si. Ni taksas ilin cxefe laux iliaj efikoj. Ni scias pri ili, inter aliaj informajxoj, ke por posedanto posedanta ilin preterabunde, ili estas cxiam fonto de la plej vigla gxojo. Same kiel la fortikulo festegas sian fizikan potencon, gxuante tiujn ekzercojn kiuj aktivigas siajn muskolojn, felicxigas la analiziston tiu intelekta agado kiu _malimplikas_. Li spertas plezuron plenumante ecx la plej bagatelajn taskojn utiligantajn lian talenton. Li sxatas enigmojn, rebusojn, hieroglifojn, elmontrante en sia solvo de cxiu, gradon da _sagaceco_ kiu al la ordinara prikonscio sxajnas preternatura. Liaj rezultoj, efektivigite de la animo kaj esenco mem de metodo, havas la tutan aspekton, verdire, de intuicio. La solvokapablon multe vigligas eble matematika studado kaj precipe tiu plej alta brancxo nomigxanta, maltauxge kaj, kvazaux superlative, ununure pro siaj retroiraj funkcioj: analizo. Tamen kalkuli ne estas en si analizi. Sxakludisto, ekzemple, kalkulas sed ne analizas. Sekvas ke sxakludado, rilate al siaj efikoj sur mensan karakteron, ege miskomprenigxas. Mi ne verkas traktaton nun, sed simple antauxparolas per hazarde elektitaj perceptajxoj iom strangan rakonton. Tial mi elprofitos la okazon deklarante ke la superajn potencojn de la kontemplema intelekto pli rigore kaj pli utile laborigas malpompa matcxo de damludo ol cxiuj komplikaj sxakludaj frivolajxoj. Cxe sxakludo, kie la pecoj havas malsamajn kaj bizarajn movojn, kun diversaj kaj sxangxantaj valoroj, oni erare taksas profunda (kaj ne malkutima eraro gxi estas) tion kio estas nur kompleksa. La _atento_ cxi-tie potence alvokigxas. Se gxi malvigligxas nur momenteton, preteratentajxo okazas, kaj rezultas vundo aux malvenko. Pro tio ke la eblaj movoj estas ne nur multnombraj sed ankaux envolvitaj, pli multnombrigxas la ebloj ke okazu tiaj preteratentajxoj. Naux fojojn el dek estas la plej koncentrema kaj ne la plej akrapensa ludanto kiu venkas. Cxe damludo tamen, kie la movoj estas unikaj kaj havas nur malmultan malsamecon, malmultnombrigxas la ebloj preteratenti kaj la atentokapablo havas nur ioman utilon. Tial, se iu ajn ludanto pridisponas avantagxojn, tiujn li gajnas pere de supera sagaceco. Por iom konkretigi la temon, ni imagu damlud-matcxon en kiu restas nur kvar damoj kaj kie, kompreneble, ni ne rajtas atendi preteratentajxon. Memklare estas ke cxi-tie venko efektivigxas (ni supozu la ludantojn egaltalentaj) nur pere de bonege konceptita movo rezultigita per forta mensolaboro. Maldisponante kutimajn rimedojn, la analizisto sin transjxetas en la spiriton de sia kontrauxstaranto, sin identigas kun tiulasta kaj tiumaniere ne malofte prikonscias ekrigarde la ununurajn rimedojn (foje ecx absurde facilajn) per kiuj delogi en eraron aux hastigi en miskalkulon. Jam de longa tempo oni konscias pri la forta influo kiun vistoludo alportas al la homa kalkulpovo. Homoj havantaj la plej altkvalitan intelekton lauxraporte distrigxas pretermezure gxin ludante dum ili sin senigas kontente je sxakludado, taksante tiulastan frivola. Preterdube, ekzistas nenia samspecajxo povanta tiom forte laborigi la analizkapablon. Povas esti ke la plej bona sxakludanto de la tuta Kristanlandaro estas nur la plej bona sxakludanto. Sed kapablo pri vistoludado ampleksas kapablon sukcesi pri cxiuj tiuj pli gravaj entreprenoj en kiuj menso kontrauxbatalas menson. Kiam mi diras "kapablo" mi voldiras tiun perfektan ludlertecon inkluzivantan komprenon pri _cxiuj_ fontoj el kiuj lauxlegxaj avantagxoj haveblas. Tiuj estas krom multnombraj, ankaux multformaj kaj ripozas ofte en pensadkasxejoj nepre neatingeblaj al ordinara komprenado. Observi atente estas memori klardetale. Kaj gxis tiu punkto koncentrema sxakludanto povas bone sukcesi ludante viston cxar la reguloj de Hojlo (bazitaj sur la nura mehxanismo de la ludo) estas suficxe kaj gxenerale kompreneblaj. Tial disponi pri retenema memoro kaj agi "lauxlibre" estas la nepraj kvalitoj kiuj konsistigas, laux gxenerala opiniaro, bonan ludadon. Sed estas pri aferoj situantaj eksterlime de nuraj reguloj ke elmontrigxas la lerteco de la analizisto. Li faras, silente, aregon da observajxoj kaj induktoj. Same agas, eble, liaj kunludantoj, sed la diferenco en la amplekso de la akiritaj informajxoj sidas ne tiom en la valideco de la induktado kiel en la kvalito de la observado. La bezonata scio estas: _kion_ observi? Nia ludanto nepre nenie sin limigas. Aldone, kvankam la ludo estas la celobjekto, li ne malkonsentas fari induktojn bazitajn sur eksterlude situantaj indicoj. Li kontrolas la mienon de sia partnero, gxin komparante kun tiu de cxiu kontrauxstaranto. Li konsideras la manieron en kiu cxiu ludanto arangxas enmane la kartojn, ofte kalkulante atuton post atuto, honorajxon post honorajxo, laux la rigardoj kiujn la rigardantoj direktas sur ilin. Li priatentas cxiun miensxangxon dum antauxenevoluas la ludado, amasigante provizon da pensmaterialo bazitan sur la diferencoj de sentosignaloj: certeco, surprizo, triumfo, cxagreno. Laux la maniero enmanigi prenon li taksas cxu la enmaniginto kapablas sukcesigi ceteran en la sama emblemo. Li rekonas karton ruzluditan per la maniero en kiu la kontrauxstaranto gxin surtablenigas. Hazarda aux senatenta vorto; senintenca faligo aux renverso de karto kaj la kuniranta anksieco aux senzorgo de la klopodo tion kasxi; la komptado de la prenoj kun ilia arangxordo; embaraso, hezitado, avideco aux timego--cxiuj havigas al lia sxajne intuicia perceptado indicojn pri la vera aferstato. Je la fino de la du-tri unuaj ludrondoj li jam sciposedas la plenan enhavajxon de cxiu ludmano kaj ekde tiam antauxen deponas siajn kartojn kun nepre preciza intencado kvazaux la ceteraj ludantoj jam eksterenturnintus siajn kartaversojn. La analizkapablon ni ne konfuzu kun simpla ingxenieco; cxar, kvankam la analizisto lauxnecese ingxenias, la ingxeniulo ofte mirinde malkapablas analizi. La konstru- aux kombinscipovo, pere de kiu la ingxenieco kutime evidentigxas kaj al kiu la frenologoj (erare, mi opinias) atribuis apartan organon, supozante gxin esti prakapablo, elmontrigxis tiel ofte cxe homoj kies intelekto en cxiu alia maniero alproksimigxis idiotecon ke abunde komentas la kondicxon auxtoroj pri moroj. Inter ingxenieco kaj analizkapablo ekzistas efektive ege pli granda diferenco ol tiu ekzistanta inter fantazio kaj imago, kvankam en maniero nepre analoga. Okazas, verdire, ke ingxeniuloj estas cxiam fantaziaj dum _auxtentaj_ imagemuloj ne povas iam esti aliaj ol analizaj. La sekvonta rakonto sxajnos al la leganto sendube speco de komentario pri tiuj jxus proponitaj teorioj. Logxante en Parizo dum la printempo kaj parto de la somero de 18...., mi ekkonatigxis tie kun iu S-ro C. Auxgusto Dupino. Tiu juna estimato fontis el bonega, verdire eminenta familio, sed, pro sinsekvo da malkutimaj eventoj, malsuprenfalis al tiel malricxa vivnivelo ke la energio de lia karaktero venkigxis sub gxi kaj li cxesis frekventi la mondon aux entrepreni rekonsistigi siajn fortunojn. Pro la bonvolo de liaj kreditoroj ankoraux restis al li eta ero de lia heredajxo, kaj, helpe de la enspezoj devenantaj de gxi, li sukcesis, pere de rigora ekonomio, akiri la bazajn bezonajxojn de la vivo sen devi okupigxi pri ties superfluajxoj. Libroj, efektive, farigxis lia ununura lukso kaj en Parizo tiuj facile haveblas. Nia unua renkontigxo okazis cxe malmultkonata biblioteko de Monto-Martiro-Strato kie nia komuna sorto, postulante ke ni sercxu sammomente la saman ege raran kaj ege mirindan volumon, nin pliproksimigis unu al la alia. Foje kaj refoje, denove kaj redenove, ni ekkunestis. Mi ege interesigxis pri la mallonga familia historio kiun li rakontis al mi kun cxiu tiu malkasxemo kiun cxiu Franco permesas al si kiam temas pri la memo. Surprizis min ankaux la vasta etendigxo de lia legadsperto kaj, antaux cxio, mi sentis ardigxi mian animon pro la sovagxa avido kaj la vigla fresxeco de lia imagkapablo. Sercxante en Parizo la celobjektojn kiujn mi tiam deziris, mi opiniis ke la kompanio de tia viro estos por mi pretervalora trezoro. Tiun opinion mi malkasxe sciigis al li. Finfine ni arangxis kunlogxadon dum mia gastado en la urbo. Pro tio ke mia monprovizo estis malpli limigita ol lia, mi konsentis lui kaj mebli, laux stilo konvena al la iom fantazia malgxojo de nia komuna karaktero, tempoeroditan kaj groteskan domegon, de longe dezertan pro supersxticoj pri kiuj ni ne enketis, kaj falantan en kadukecon en apartigita kaj ruinigita parto de Sankta-Gxermano-Kvartalo. Se la mondo konsciintus pri la rutino de nia tiuloka vivado, gxi nin taksintus frenezuloj--kvankam, eble, frenezuloj de senminaca karaktero. Nia izoligxo estis nepra. Ni akceptis neniajn vizitantojn. Efektive, la situejon de nia retirigxo mi zorge malsciigis al miaj antauxaj kunlaborantoj kaj jam de multaj jaroj Dupino cxesis gasti kaj gastigi en Parizo. Ni ekzistis entute inter ni mem. Mia amiko gxuis strangan fantazion (kiel alie mi nomu gxin?): apartan amon al la nokto mem, por ties propra eco. Mi komencis partopreni tute bonvole en tiu _strangajxo_ same kiel en cxiuj ceteraj tiajxoj liaj. Kun nepra _senbrideco_ mi konsentis pri liaj kuriozaj kapricoj. Kiam ne placxis al la zibelkolora diino gasti cxe ni, ni falsis sxian cxeeston. Je la unua matena tagigxlumo ni fermis cxiujn masivajn fenestrosxutrojn de nia malnova konstruajxo, lumigis paron da kandeloj kiuj, forte parfumite, eligis nur la plej palacxajn kaj plej feblajn radiojn. Helpe de tiuj ni aktivigis niajn animojn pere de revado--legante, verkante, konversaciante--gxis kiam la horlogxo nin informis pri la alveno de auxtenta Malhelo. Tiam ni eliris la domon, celante ekskursadi en la stratoj, brako-sub-brake, dauxre diskutante pri la dumtagaj temoj, aux promenante tien kaj cxien gxis malfrua horo, sercxante inter la dibocxaj lumoj kaj ombroj de la granda urbo tiun senfinon da mensa ekscitado kiun povas havigi trankvila observado. En tiuj momentoj mi ne povis ne prikonscii kaj primiri (kvankam lia fertila ideismo jam pretigis min gxin supozi) apartan analizkapablon cxe Dupino. Versxajne ege placxis al li, se ne intence gxin elmontri, almenaux gxin utiligi, kaj li ne hezitis agnoski la plezuron tiel sentitan. Li fanfarone diris al mi, kun mallauxta kluksona ridado, ke la plej multaj homoj, kompare al li, portas kvazauxajn fenestrojn en siaj brustoj kaj li kutime subtenis tiajn deklarajxojn prezentante senperajn kaj ege surprizajn pruvojn pri lia intima kono pri la mia. Lia maniero en tiaj momentoj estis frigida kaj abstrakta. Liaj okuloj sensignigxis. Lia vocxo, kutime ricxtenora, iom sopranigxis preskaux gxis impertinenteco, konservante tamen sian cxiaman zorgan kaj nepre klaran elparolmanieron. Observante lin sperti tiujn humorojn, mi ofte meditis pri la malnova filozofio de la Du-Parta Animo kaj distris min imagante duoblan Dupinon: la kreivan kaj la solvan. Oni ne supozu, laux tio kion mi jxus diris, ke mi rakontas misteron aux verkas romanon. Tio kion mi priskribis cxe la Franco estis nur la rezulto de ekscitita, aux eble malsanigita, intelekto. Sed pri la karaktero de liaj dirajxoj en la koncernaj tempoj, ekzemplo pli bone komprenigos la aferon. Ni promenadis iun nokton laux longa malpura strato proksime al Regxa-Palaco. Okupigxante ambauxflanke, sxajne, pri aparta meditado, dum almenaux dek kvin minutoj nek li nek mi eldiris ununuran silabon. Subite Dupino interrompis la silenton per cxi-tiuj vortoj. "Li estas ege malalta ulo, mi diru la veron, kaj pli bone tauxgus al Varieteo-Teatro." "Tion ni ne pridubu," mi respondis auxtomate kaj ne konsciante unuamomente (tiom mi priatentis nur mian propran meditadon) pri la eksterordinara maniero en kiu la parolinto ehxadis miajn proprajn pensadojn. En la sekvinta momento mia menso revenis al la nuna tempo kaj mia miro ekprofundis. "Dupino," mi diris serioze, "tio preteriras mian komprenon. Mi ne hezitas agnoski mian miron kaj apenaux scipovas kredi miajn sensojn. Kiel eblas ke vi sciis ke mi pensis pri...?" Cxi-tie mi pauxzis, dezirante ekcerti preterdube cxu li vere scias pri kiu mi pensis. "...pri Cxantijo," li diris. "Kial vi pauxzas? Vi opiniadis silente ke lia malgranda figuro lin maltauxgigas por tragedio." La temo estis precize tiu kiun mi jxus primeditadis. Cxantijo estis antauxa sxuflikisto de Sankta-Deniso-Strato kiu, fervorigxinte pri la scenejo, entreprenis ludi la rolon de Kserkso en la samtitola tragedio de Krebijono kaj sin ege malfavore kritikigis pri sia laboro. "Diru al mi, nome de Cxielo," mi deklaris, "la metodon--se temas pri metodo--per kiu vi sukcesis scipenetri mian animon pri tiu afero." Efektive, mi ecx pli multe surprizigxis ol mi bonvolis agnoski. "Estis la fruktovendisto," respondis mia amiko, "kiu instigis vin konkludi ke la plandumriparisto ne suficxe altas por ludroli kiel Kserkso aux aliaj samspecaj homoj." "La fruktovendisto! Vi mirfrapas min! Mi konas nenian ajn fruktovendiston!" "La viro kontrauxkurinta vin kiam ni eniris la straton--povas esti, antaux dek kvin minutoj." Nun mi memoris ke, efektive, fruktovendisto, portante surkape grandan korbon da pomoj, preskaux terenfaligis min hazarde, dum ni elpasis C.....-Straton en la vojon kie ni nun staris. Tamen mi nepre ne komprenis kiu rilato kunligis tion kaj Cxantijon. Dupino estas neniel _cxarlatano_. "Mi klarigu," li diris, "kaj, por ke vi komprenu klare cxion, ni unue resekvu la itineron de viaj meditadoj ekde la momento en kiu mi parolis al vi gxis tiu de la renkontigxo kun la koncerna fruktovendisto. La pli grandaj eroj de la cxeno estigxas tial: Cxantijo, Oriono, D-ro Nikolo, Epikuro, stereotomio, la pavimsxtonoj, la fruktovendisto." Estas malmultaj homoj kiuj en lauxhazarda vivmomento ne elektis distrigxi rememorante la pensaditineron ilin kondukintan al apartaj opinioj. La entrepreno ofte plenas je intereso. Tiu kiu unuan fojon entreprenas la taskon miregas pri la sxajne senlimaj distanco kaj senkohero apartigantaj la komenc- kaj la finpunktojn. Kiel granda tial estis sendube mia mirego kiam mi auxdis la Francon anonci la jxusan informon dum mi ne scipovis malagnoski ties veron. Li dauxrigis: "Ni parolis pri cxevaloj, se mi bone memoras, jxus antaux ol eliri C.....-Straton. Tio estis la lasta temo kiun ni pridiskutis. Dum ni transiris en la nunan straton, fruktovendisto, portante surkape grandan korbon, rapide preterpasante nin tangxamove, flankensxovis vin sur amason da pavimsxtonoj tie kunigitaj kie oni riparas la irvojon. Vi surpasxis unu el la malfiksaj sxtonoj, stumbletis, iom tro strecxis maleolon, ekestigis gxenitan aux pauxtan mienon, murmuretis kelkajn vortojn, turnigxis por rigardi la amason, tiam antauxeniris silente. Mi ne atentis apartacele vian konduton, sed lastatempe observado farigxis por mi speco de neprajxo." "Vi fiksrigardis la grundon, kontrolante kun iritigxema aspekto la truojn kaj sulkojn de la pavimento (tiel mi konsciis ke vi ankoraux pripensis la sxtonojn) gxis kiam ni atingis la vojeton nomigxantan "Lamartino", kiun, eksperimentcele, oni pavis per superkusxigitaj kaj nititaj blokoj. Cxi-tie via mieno heligxis kaj, vidante movigxi viajn lipojn, mi ne rajtis dubi ke vi murmuris la vorton "stereotomio", terminon kiun oni pompe atribuas al tiu speco de pavimento. Mi sciis ke vi ne sukcesus diri al vi "stereotomio" sen ekpensi pri atometoj kaj rezulte pri la teorioj de Epikuro kaj, pro tio ke kiam antauxnelonge ni pridiskutis tiun temon mi menciis al vi kiel malkutime, tamen kiel senrimarke, la svagajn divenojn de tiu eminenta Heleno konfirmis nia lastatempa nebuloza kosmogonio, mi opiniis ke vi ne povus eviti suprendirekti la rigardon gxis la granda _nebulozo_ en Oriono kaj mi nepre atendis ke vi tiel kondutu. Efektive, vi jes ja suprenrigardis kaj nun mi certis esti sekvinta gxuste vian pensadvojon." "Tamen en tiu akra riprocxado aperinta kontraux Cxantijo en la hierauxa _Muzeo_, la satiristo, aludante tiel hontinde la nomsxangxon efektivigitan de la sxuflikisto kiam tiu surmetis la kotornon, citis Latinlingvan linion pri kiu ni ofte konversaciis. Mi volas diri la linion: _Perdidit antiquum litera primum sonum_ (La antikvan sonon detruas la unua litero.). Mi jam diris al vi antauxe ke la citajxo aludas Orionon, vorto kiu prae literumigxis Uriono, kaj pro iuj ecoj havantaj rilatojn kun tiu klarigo, mi konsciis ke gxin vi ne povintus forgesi. Klare estis, tial, ke senmanke vi kunligus la ideon pri Oriono kaj tiun pri Cxantijo. Ke vi jes ja kunligis ilin mi konsciis vidinte la karakteron de la rideto transpasinta viajn lipojn. Vi pensis pri la oferbucxo de la kompatinda sxuflikisto. Gxis tiam vi antauxenklinigxis piedpasxante. Nun tamen mi vidis vin vertikaligxi plenaltecen. Mi certis tiam ke vi meditadis pri la malalta persono de Cxantijo. Tiumomente mi interrompis vian meditadon por rimarkigi ke pro tio ke li estas verfakte ege malgranda ulo, tiu Cxantijo, li havus pli bonajn sxancojn sukcesi cxe Varieteo-Teatro." Ne longe post tio, ni tralegis vesperan numeron de _Tribunala Gazeto_ kiam la sekvontaj linioj kaptis nian atenton. EKSTERORDINARAJ MURDOJ. Hodiauxmatene, cxirkaux la tria horo, vekis la dormantajn logxantojn de Sankta-Rohxo-Kvartalo sinsekvo da teruraj sxirkrioj fontintaj versxajne el la kvara etagxo de domo de Kadavrejo-Strato, apartenanta laux la gxenerala scio ekskluzive al iu S-rino Lespanajo kaj sxia filino Frauxlino Kamijo Lespanajo. Post ioma prokrasto, okazigita per sensukcesa klopodo sin enlasigi en la kutima maniero, oni rompis la cxefpordon per levstango kaj ok-dek najbaroj eniris, en la kompanio de du gxendarmoj. En tiu momento la krioj jam cxesis sed, dum la vizitantaro suprenrapidigxis laux la unua sxtuparo, du krudaj vocxoj, aux ecx pli, auxdigxis kolere disputante versxajne en la supera nivelo de la domo. Kiam la enirintoj atingis la duan etagxon ankaux tiuj disputbruoj jam silentis kaj cxio restis en nepra sensono. La kontrolantaro diskunigxis diversdirekten, hastante de cxambro al cxambro. Alveninte grandan malantauxflankan cxambron de la kvara etagxo (post malfermi perforte la pordon kies sxlosilo trovigxis en la interna sxlosiltruo), la enketantoj ekvidis spektaklon pli mirigan ol timigan. Granda hxaoso malbeligis la apartamenton: rompitaj kaj flankenjxetitaj mebloj kusxis dise cxirkaux la tuta cxambro. Estis nur unu litkadro sed de sur tiu oni formetis la liton kaj gxin jxetis en la mezon de la cxambro. Sur segxo kusxis razilo, sxmirite je sango. Sur la fajrejo vidigxis du-tri longaj dikaj bukloj da griza homhararo, ankaux trempetite je sango, kaj versxajne fortirite ekde la radikoj. Sur la planko trovigxis kvar Napoleon-moneroj, topaza orelringo, tri grandaj argxentaj kuleroj, tri pli malgrandaj kuleroj de Algxera falsargxento kaj du sakoj enhavantaj preskaux kvar mil orfrankojn. La tirkestoj de iu sxranko, staranta en unu angulo, estis malfermitaj kaj versxajne disrabitaj, kvankam ankoraux restis en ili multaj objektoj. Malgranda fera monsxranko malkovrigxis sub la _lito_ (ne sub la litkadro). Gxi estis malfermita kaj la sxlosilo staris ankoraux en la pordo. Gxi enhavis nur kelkajn malnovajn leterojn kaj ceterajn senvalorajn dokumentajxojn. Pri S-rino Lespanajo neniaj spuroj vidigxis cxi-tie. Sed malkutima kvanto da fulgo trovigxis en la fajrejo pro kio oni kontrolis la kamentubon kaj el gxi fortrenis (horora rakontendajxo!) la kadavron de la filino, renversitan kaj suprensxovitan ioman distancon en la mallargxan malfermajxon. La korpo ege varmis. Gxin kontrolante, oni rimarkis multajn ekskoriajxojn sendube okazigitajn pro la perforto per kiu gxi ensxovigxis kaj eltirigxis. La vizagxo elmontris multajn severajn gratajxojn kaj la gorgxo malhelajn ekimozojn kaj profundajn ungonocxojn kvazaux la viktimo mortintus pro strangolado. Post kompleta enketo pri cxiu ero de la domo kaj sen malkovri ceterajn indicojn, la kontrolantaro antauxeniris en malgrandan pavimitan korton situantan malantaux la domo kaj tie kusxis la kadavro de la maljunulino. Sxia gorgxo estis tiel nepre tratrancxita ke kiam oni entreprenis levi la korpon, ties kapo forfalis. Kaj korpo kaj kapo estis horore mutilitaj, precipe la korpo kiu neniel similis homan estajxon. Pri tiu timiga mistero gxis nun ekzistas, laux nia kompreno, neniega indico. La sekvinttaga jxurnalo raportis tiujn aldonajn detalojn: LA TRAGEDIO DE KADAVREJO-STRATO. Multajn homojn oni jam intervjuis rilate al tiu ege eksterordinara kaj timiga afero, [la vorto _afero_ ankoraux ne havas en Francio tiun humuran signifon kiun gxi havas cxe ni] sed okazis gxis nun nepre nenio povanta gxin klarigi. Ni citas cxi-poste cxiujn materialajn informajxojn kunigitajn. PAUXLINO DUBURGO, lavistino, depozicias ke sxi konas ambaux mortintojn jam de tri jaroj, lavinte vestajxojn por ili dum tiu periodo. La maljunulino kaj la filino gxuis bonajn rilatojn inter si, estis tre amemaj unu pri la alia. Ili pagis bonsalajre sxian laboron. Havis neniajn informojn pri vivmaniero nek enspezkvanto de ili. Kredas ke S-rino L. sortodivenis por gajni vivmonon. Lauxonidire havis sxparkonton. Neniam renkontis aliajn homojn en la domo kiam kolektis aux liveris vestajxojn. Certas ke ili dungis nenian servanton. Versxajne estis neniaj mebloj en la tuta konstruajxo krom kvaraetagxe. PETRO MOROO, tabakisto, depozicias ke li kutimis vendi etajn kvantojn da fumtabako kaj snuftabako al S-rino Lespanajo dum preskaux kvar jaroj. Naskigxis en la najbarejo kaj de cxiam logxas tie. La domon en kiu trovigxis la kadavroj la mortinto kaj sxia filino enlogxis dum pli ol ses jaroj. Antauxe enlogxis gxin juvelisto kiu vicluigis la superajn cxambrojn al diversuloj. La domo apartenis al S-rino L. Sxi malkontentigxis pri la difektajxoj kiujn la luanto estigis al la proprietajxo kaj translogxigxis tien sxi mem, malkonsentante luigi iun ajn parton. La maljunulino estis infankonduta. La atestinto vidis la filinon eble kvin-ses fojojn dum la ses jaroj. La paro estigis ege izolitan vivadon, lauxraporte disponis monon. Auxdis najbarojn diri ke S-rino L. sortodivenas--tamen ne kredas tion. Neniam vidis eniri la domon iun ajn krom la maljunulino kaj sxia filino, la pordisto unu-du fojojn, kaj kuracisto ok-dek fojojn. Multaj ceteraj homoj, najbaroj, atestis samdetale. Ili menciis neniun kiel oftan vizitinton de la domo. Oni ne sciis cxu S-rino L. kaj sxia filino havas vivantajn parencojn. La sxutroj de la surstrataj fenestroj nur malofte malfermigxis. Tiuj de la malantauxa domflanko estis cxiam fermitaj, krom tiuj de la granda malantauxcxambro de la kvara etagxo. La domo estas bonstata konstruajxo--ne tre malnova. ISIDORO MUSETO, gxendarmo, depozicias ke, vokite al la domo cxirkaux la tria de la mateno, li trovis dudek-tridek homojn starantajn antaux la pordego, strebantajn eniri. Malfermis gxin perforte tempofine, per bajoneto, ne per levstango. Spertis nur malmulte da gxeno gxin malfermante pro tio ke gxi estis duobla aux faldpordego, riglita nek suprajxe nek malsuprajxe. La kriacxoj dauxre auxdigxis gxis la perforta malfermigxo de la pordego--tiam subite cxesis. Ili auxdigxis sxajne kiel kriacxoj de homo/homoj spertanta/spertantaj grandan doloregon. Estis lauxtaj kaj longdauxraj, ne mallongaj kaj rapidaj. Depoziciinto malfermis la suprenirantan vojon laux la sxtuparo. Atinginte la unuan etagxon, auxdis du vocxojn kverelantajn lauxte kaj kolere. Rauxka estis la unua; ege pli strida, kaj stranga, la alia. Scipovis kompreni kelkajn vortojn eldiratajn de la unua vocxo, vocxo de Franco. Certis ke ne estis vocxo de virino. Sukcesis rekoni la vortojn _sacre_ kaj _diable_. La strida vocxo estis tiu de fremdalandano. Ne certis cxu gxi estis vira aux ina vocxo. Ne sukcesis malcxifri la eldiritajxon sed opiniis ke temis pri la Hispana lingvo. La staton de la cxambro kaj tiun de la kadavroj la depoziciinto priskribis same kiel ni priskribis hieraux. HENRIKO DUVALO, najbaro kaj faka argxentisto, depozicias esti membrinta en la ensemblo unue enirinta la domon. Konfirmas gxeneraldetale la depozicion de Museto. Tuj post kiam ili perfortis la enirpordon, ili refermis gxin por ekskludi la homamason tre rapide kunigxintan malgraux la malfruo de la horo. La strida vocxo, laux tiu depoziciinto, estis tiu de Italo. Certis ke ne estis tiu de Franco. Ne certis cxu gxi estis virvocxo. Estis eble virinvocxo. Ne konis la Italan lingvon. Ne scipovis rekoni apartajn vortojn, tamen konvinkigxis pro la intonacio ke la parolinto estis Italo. Konis S-rinon L. kaj sxian filinon. Tre ofte interparolis kun ambaux. Certis ke la strida vocxo estis tiu nek de la patrino nek de la filino. ..... ODENHEJMERO, restoraciisto. Tiu atestinto memvole proponis sian ateston. Ne scipovante la Francan, intervjuigxis pere de interpretisto. Denaska Amsterdamano. Preterpasis la domon en la tempo kiam okazis la sxirkriegoj. Ili dauxris plurajn minutojn--eble dek. Ili estis longdauxraj kaj lauxtaj--tre hororaj kaj maltrankviligaj. Nombrigxis inter tiuj enirintaj la domon. Konfirmis la antauxajn atestajxojn pri cxiuj detaloj krom unu. Certis ke la strida vocxo estis tiu de viro--tiu de Franco. Ne sukcesis rekoni la eldiritajn vortojn. Ili estis lauxtaj kaj rapidaj--malkonstantaj--eldiritaj versxajne ne nur pro timo sed ankaux pro kolero. La vocxo estis rauxka--ne tiel strida kiel rauxka. Ne rajtis nomi gxin strida vocxo. La rauxka vocxo diris ripete '_sacre_,' '_diable_' kaj unu fojon '_mon Dieu_.' JULIO MINJODO, bankisto de Firmao-Minjodo-kaj-Filo, Deloreno-Strato. Estas la patro. S-rino Lespanajo havis bienon. Malfermis konton cxe lia banko en la printempo de la jaro .... (ok jarojn antauxe). Lasis ofte etkvantajn deponajxojn cxe li. Eltiris nenion gxis tri tagojn antaux sia morto kiam proprapersone sxi forprenis 4.000 frankojn. Tiun sumon la banko pagis ormonere kaj banka komizo sxin akompanis hejmen kun la mono. ADOLFO LEBONO, komizo cxe Minjodo-kaj-Filo, depozicias ke en la koncerna tago, cxirkaux tagmezo, li akompanis S-rinon Lespanajon al sxia logxejo kun la 4.000 frankoj deponitaj en du sakoj. Kiam la pordo malfermigxis, Frauxlino L. aperis kaj forprenis el liaj manoj unu el la du sakoj dum la maljunulino liberigis la alian. Tiam li riverencis kaj foriris. Vidis neniun en la strato en tiu tempo. Malcxefstrato gxi estis--tre soleca. GILJOMO BIRDO, tajloro, depozicias esti membrinta en la ensemblo enirinta la domon. Estas Anglo. Logxas en Parizo nur de du jaroj. Estis unu el la unuaj suprenirintaj lauxsxtupare. Auxdis la vocxojn en kverelado. La rauxka vocxo estis tiu de Franco. Rekonis plurajn vortojn sed ne povas cxiujn rememori nun. Auxdis klare '_sacre_' kaj '_mon Dieu_.' Estigxis en tiu momento sono kredigante ke pluraj personoj interluktas--gratsono, skrappasxsono. La strida vocxo estis ege lauxta, pli lauxta ol la rauxka vocxo. Certas ke ne estis vocxo de Anglo. Sonis kiel vocxo de Germano. Eblas ke estis ina vocxo. Ne komprenas la Germanan. Kvar el la suprenomitaj atestintoj, revokite, depoziciis ke kiam la enketintaro atingis la cxambron en kiu trovigxis la kadavro de Frauxlino L., la pordo estis sxlosita internaflanke. Cxio nepre silentis, neniaj gxemoj nek bruoj de iu ajn speco. Perfortinte la pordon, ili vidis neniun. La fenestroj, kaj de la malantauxa kaj de la antauxa cxambroj, estis fermitaj kaj solide fiksitaj de interne. Pordo kunliganta la du cxambrojn estis fermita sed ne sxlosita. La pordo kunliganta la antauxan cxambron kaj la koridoron estis sxlosita kaj la sxlosilo situis internaflanke. Malgranda cxambro situanta kvaraetagxe en la antauxa parto de la konstruajxo, cxe la komenco de la koridoro, estis malfermita kaj ties pordo duonaperta. Tiu cxambro plenegis je malnovaj litoj, skatoloj, kaj tiel plu. Oni forportis kaj zorge kontrolis tiujn. Nepre cxiun colon de cxiu ero de la domo oni zorge kontrolis. Per tiucelaj brosoj oni kontrolesploris la tutan longon de la kamentuboj. La domo disponis kvar etagxojn kaj mansardojn. Surtegmenta klappordo estis zorge fermita per najloj--versxajne restante tia jam de multaj jaroj. La tempodauxron okazintan inter la ekauxdo de la kverelantaj vocxoj kaj la perforta malfermo de la cxambropordo malsame kalkulis la atestintoj. Kelkaj proponis mallongan tempon: tri minutojn. Aliaj, pli longan tempon: kvin minutojn. La pordo malfermigxis tre malfacile. ALFONSO GARSIO, funebrajxisto, depozicias ke li logxas en Kadavrejo-Strato. Estas landano de Hispanio. Partoprenis en la domenirado. Ne iris supraetagxen. Facile nervozigxas kaj timas eblajn rezultojn de agitigxo. Auxdis la kverelantajn vocxojn. La bruska vocxo estis tiu de Franco. Ne komprenis kion oni diris. La strida vocxo apartenis al Anglo. Certas pri tio. Ne scipovas la Anglan lingvon sed jugxas laux la intonacio. ALBERTO MONTANO, frandajxisto, depozicias ke li nombrigxis inter la unuaj suprenirintoj. Auxdis la koncernajn vocxojn. La rauxka vocxo estis tiu de Franco. Rekonis plurajn vortojn. La parolanto sxajnis protestadi. Ne sukcesis distingi la vortojn de la strida vocxo. Parolis rapide kaj malkonstante. Opinias gxin vocxo de Ruso. Konfirmas la gxeneralan atestajxaron. Estas Italo. Neniam interparolis kun landano de Rusio. Pluraj atestintoj, revokite, nun depoziciis ke la fumtuboj de cxiuj kvaraetagxaj cxambroj estis tro mallargxaj por permesi la trapason de homa korpo. Dirante "tubbrosoj" oni aludis la cilindrajn balaibrosojn utiligatajn de kamentubistoj. Tiujn brosojn oni lauxirigis supren kaj malsupren en cxiu kamentubo de la domo. Ne estas malantauxflanka sxtuparo laux kiu homo povintus descendi samtempe dum la enirantoj suprenrapidigxis. La korpo de Frauxlino Lespanajo estis tiel solide fiksita en la tubo ke oni ne sukcesis gxin eligi gxis post kvar-kvin helpantoj kunigis siajn klopodojn. PAUXLO DUMASO, kuracisto, depozicias ke li estis vokita cxirkauxtagigxe por kontroli la korpojn. Ambaux kusxis tiam sur la litkadra kanabajxo en la cxambro kie malkovrigxis Frauxlino L. La kadavro de la juna virino estis ege kontuzita kaj ekskoriita. Sendube kauxzis tiujn aspektojn tio ke gxi profunde ensxovigxis en la kamentubon. La gorgxo estis ege frotacxita. Vidigxis jxus submentone pluraj profundaj ekskoriajxoj, same kiel sinsekvo da lividaj makuloj rezultigitaj lauxindikajxe far fingropremado. La vizagxo timige miskolorigxis kaj la okulgloboj elstaregis. La lango estis duone tramordita. Granda ekimozo malkovrigxis en la stomakokavo, kauxzite sendube far genupremo. Laux la opinio de S-ro Dumaso, Frauxlinon Lespanajon mortigis per strangolado homo aux homoj nekonataj. La kadavro de la patrino estis horore mutilita. Cxiuj ostoj de la dekstraj kruro kaj brako estis pli-malpli frakasitaj. La maldekstra tibio kaj aldone cxiuj ripoj de la maldekstra flanko, ege splititaj. La tute korpo, ege kontuzita kaj miskolorigita. Ne eblis diri kiel la vundoj kauxzigxis. Peza lignoklabo, aux largxa ferstango--segxo--iu ajn granda, peza, obtuza armilo povintus estigi tiajn rezultojn manipulate per la manoj de ege fortika viro. Nenia virino povintus trudi la batojn per iu ajn armilo. La kapo de la mortinto, vidite de la atestinto, estis entute apartigita disde la korpo kaj estis ankaux ege frakasita. La gorgxo estis tratrancxita versxajne per ege akra ilo--sendube per razilo. ALEKSANDRO ETJENO, kirurgo, estis alvokita kun S-ro Dumaso por kontrolesplori la kadavrojn. Konfirmis la atestajxojn kaj opiniojn de S-ro Dumaso. Nenia grava ceterajxo eksciigxis, kvankam intervjuigxis pluraj ceteraj homoj. Murdo tiel mistera, tiel perpleksiga pri cxiuj detaloj, neniam antauxe okazis en Parizo--se verfakte temas pri murdo. La polico entute malscipovas klarigi la aferon--malkutima stato cxe ili okaze de tiaj eventoj. Tamen ankoraux ne aperis la plej eta indico-ombro. La vespera numero de la jxurnalo raportis ke la plej granda ekscito dauxre agitas Sankta-Rohxo-Kvartalon, ke oni zorge rekontrolis la koncernajn ejojn kaj novfoje intervjuis la atestintojn, sed entute sensukcese. Postskribo menciis tamen ke Adolfo Lebono arestigxis kaj malliberigxis, kvankam nenio sxajnis lin kulpigi krom la jam anoncitaj faktoj. Dupino sxajnis multege interesigxi pri la progreso de tiu afero--almenaux tiel mi jugxis laux lia maniero, cxar li komentis nenion. Nur post la anonco pri la malliberigo de Lebono li petis mian opinion rilate al la murdoj. Mi rajtis nur konsenti kun la tuta Parizanaro, tiujn konsiderante kiel nesolveblan misteron. Mi konceptis nenian rimedon pere de kiu spuri la murdinton. "Ni ne jugxu laux la rimedo," diris Dupino, laux tiu rudimenta kontrolesploro. La Pariza polico, tiel lauxdate pri _sagaceco_, estas ruza, sed nur ruza. Iliaj entreprenoj estas senmetodaj krom la provizora metodo de la momento. Ili elmontre envicigas multajn rimedojn sed, ne malofte, tiuj tiel maltauxgas al la proponitaj celoj ke ili nin pensigas pri S-ro Jxurdeno kiam li petas sian _robe-de-chambre pour mieuxx entendre la musique_ (cxambrorobon por pli bone auxdi la muzikon). La rezultoj kiujn ili efektivigas estas ne malofte surprizaj, sed plejofte tiujn estigas ordinaraj diligenteco kaj aktivado. Kiam mankas tiuj kvalitoj iliaj entreprenoj malsukcesas. Vidoko, ekzemple, estis bona divenisto kaj persista viro. Sed sen edukita pensado li eraris konstante pro la intenseco mem de sia kontrolesplorado. Li difektis sian vidkapablon tenante tro proksime la celobjekton. Li vidis eble unu-du punktojn kun malkutima klareco, tamen agante tiel li perdis elvide la aferon kiel tutajxon. "Rezultas tial ke oni povas agi tro profunde. La vero ne sidas cxiam en puto. Efektive, rilate al la plej grava scio, mi opinias ke la vero estas jes ja senmanke surfaca. Profundeco situas en la valoj kie ni sercxas la veron, ne sur la montopintoj kie ni gxin malkovras. La modoj kaj fontoj de tiu erarspeco bone ekzempligxas en nia meditado pri la astroj. Spektadi stelon per ekrigardetoj, gxin okulkontroli per deflanka rigardado, turni gxiadirekten la eksterajn partojn de la retino (kiuj pli facile kaptas malfortajn lumradiojn ol la internaj partoj), tio estas percepti la stelon klardetale, tio estas havigi al si la plej bonan alttakson pri ties brilo--brilo kiu malheligxas proporcie dum ni direktas pli kaj pli plenan rigardon al gxi. En tiu lasta kazo pli da radioj trafas verfakte la okulojn sed en la antauxa ekzistas pli rafinita komprenkapablo. Pere de maltauxga profundeco ni konfuzas kaj malfortigas la pensadon. Ni povas ecx malaperigi el la firmamento Venuson mem per spektado tro longdauxra, tro koncentrita, tro rekta." "Rilate al tiuj murdoj, ni mem entreprenu kelkajn kontrolesplorojn antaux ol finopinii pri ili. Enketo provizos nin per distrigxo," [mi jugxis la vorton stranga, utiligitan tiumaniere, sed mi nenion diris] "kaj krome Lebono foje estigis helpon al mi pro kio mi ne estas maldankema. Ni mem iru kaj kontrolu proprokule la murdejon. Mi konas G.....on, Prefekton de Polico, kaj spertos nenian gxenon akirante la devigan permeson." La permeson li akiris kaj tuj ni aliris Kadavrejo-Straton. Tiu estas unu el tiuj acxaj vojetoj intervenantaj Ricxeljeo-Straton kaj Sankta-Rohxo-Straton. La posttagmezo malfruhoris kiam ni atingis gxin cxar tiu kvartalo situas tre malproksime disde tiu kiun ni enlogxis. La domon ni facile trovis cxar multaj homoj fiksrigardis la fermitajn supraetagxajn sxutrojn kun sencela scivolemo ekde la kontrauxa flanko de la vojo. Gxi estis ordinara Pariza logxdomo kun pordego cxe unu flanko de kiu situis vitrita kontrolbudo havanta en la fenestro glitpanelon identigantan gxin kiel apartamenton de pordisto. Antaux ol eniri ni piediris laux la strato, turnigxis en flankaleon kaj, tiam turnigxante denove, preterpasis la malantauxajxon de la konstruajxo. Intertempe, Dupino okulkontrolis, krom la domo, ankaux la tutan najbarejon, kun zorgega atento kies celon mi nepre ne komprenis. Revenante inverse laux la sama vojo ni atingis denove la cxefenirejon de la domo kaj, elmontrinte niajn identigdokumentojn, estis enlasitaj de la respondecaj agentoj. Ni aliris la supraetagxan cxambron kie malkovrigxintis la korpo de Frauxlino Lespanajo kaj kie ankoraux kusxis ambaux mortintoj. La hxaosa stato de la ejo restis sensxangxe, konforme al polica procedo. Mi vidis nenion krom tio kion raportis _Tribunala Gazeto_. Dupino kontrolesploris cxion, inkluzive la korpojn de la viktimoj. Tiam ni vizitis la aliajn cxambrojn kaj la korton, cxie akompanate de gxendarmo. La kontrolesploro dauxris gxis la tagfina malheligxo kiam ni foriris. Survoje al la hejmo mia kuniranto pauxzis momenton cxe la oficejo de unu el la cxiutagaj jxurnaloj. Mi jam diris ke la kapricoj de mia amiko estis multnombraj kaj ke _Je les menageais_ (Mi toleris ilin kun bonhumoro, ecx respekto.)--por tiu dirajxo la Angla lingvo ne havas ekvivalenton. Lia nuna humoro instigis lin malkonsenti konversacii pri la murdoj antaux cxirkaux tagmezo de la sekvinta tago. Tiam li demandis subite al mi cxu mi konstatis ion _strangan_ cxe la sceno de la abomenajxo. Lia emfazmaniero, kiam li diris la vorton _strangan_, enhavis ion kiu ektremigis min, sen ke mi prikonsciu la kialon. "Ne, nenion _strangan_," mi diris. "Almenaux nenion krom tio kion ni ambaux legis en la jxurnalo." "La _Gazeto_," li respondis, "ne pritraktis, mi timu, la malkutiman hororon de la afero. Sed ni flankenmetu la malutilajn opiniojn de tiu eldonajxo. Sxajnas al mi ke oni konsideras tiun misteron nesolvebla pro tiu kialo mem kiu devus gxin konsiderigi solvebla. Mi volas diri la _outre_-an [t.e., la troigitan] karakteron de ties konsistigantajxoj. Perpleksigas la policon la sxajna manko de motivo--ne pri la murdo mem--sed pri la abomeneco de la murdo. Mistifikas gxin ankaux la sxajna maleblo akordigi la vocxojn auxditajn en kverelado kaj tion ke malkovrigxis supraetagxe neniu krom la mortigita Frauxlino Lespanajo kaj, aldone, tion ke ne ekzistis cetera elirrimedo kiun povintus preteratenti la suprenirintaro. La sovagxa malbonordo de la cxambro; la kadavro suprensxovita, kapon malsupren, en la kamentubon; la terura mutilado de la kadavro de la maljunulino; tiuj konsiderindajxoj kune kun tiuj antauxe menciitaj kaj ceteraj kiujn ne necesas mencii, cxio suficxis paralizi la potencojn, nepre kulpiginte la memlauxditan _sagacecon_, de la registaraj agentoj. Ili sin faligis en krudan sed oftan eraron, intermiksinte malkutimecon kaj kompleksegecon. Sed estas pere de tiuj devojigxoj disde la irejo de ordinarajxoj ke la racio palpete malfermas sian vojon, lauxeble, sercxante la veron. Dum tiaj kontrolesploradoj kiajn ni nun entreprenas la tauxga demando estas, ne 'Kio okazis?' sed 'Kio okazis neniam antauxe okazinta?' Efektive, la facilo per kiu mi atingos, aux jam atingis, la solvon de tiu mistero staras en senpera proporcio kun ties lauxpolice versxajna nesolvebleco." Mi fiksrigardis la parolinton kun senparola miro. "Mi nun atendas," li dauxrigis, rigardante gxis la pordo de nia apartamento, "mi nun atendas homon kiu, kvankam eble ne la farinto de tiuj bucxadoj, sendube iomagrade partoprenis en ili. Pri la plej horora parto de la krimoj efektivigitaj probablas ke li estas senkulpa. Mi esperas ne erari pri tiu supozajxo cxar sur gxi mi starigas mian anticipon ekpovi sondumi la tutan enigmon. Mi atendas la alvenon de la viro cxi-tien, en cxi-tiun cxambron mem, cxiuajnmomente. Kvankam eblas ke li malkonsentu tiel agi, probablas ke li alvenos. Kaj se li alvenos, necesos ke ni lin detenu. Jen pistoloj kaj ambaux ni scipovas ilin utiligi kiam la situacio tion devigas." Mi enmanigis la pistolojn, apenaux prikonsciante tion kion mi faris, apenaux kredante tion kion mi auxdis, dum Dupino dauxre paroladis, kvazaux monologante. Mi jam menciis lian abstraktan manieron en tiaj momentoj. Siajn proklamojn li direktis al mi, sed lia vocxo, kvankam certe ne lauxta, havis tiun intonacion kutime utiligatan por paroli al iu situanta fordistance. Liaj okuloj, sen esprimlumo, rigardis ununure la muron. "Ke la kverelantaj vocxoj," li diris, "auxditaj de la suprenirantaro ne estis la vocxoj de la virinoj mem, tion entute pruvis la indicaro. Tio forigas cxiun dubon pri la demando cxu la multagxulino unue mortigis la filinon, tiam poste sin mortigis. Mi priparolas tiun punkton plejparte nome de la metodo. Cxar la fizika forto de S-rino Lespanajo nepre malsuficxintus por suprensxovi la kadavron de la filino en la kamentubon tiel kiel oni gxin malkovris. Kaj la karaktero de la vundoj sur sxia propra korpo entute forigas cxiun ideon pri sindetruo. Murdon tial efektivigis tria aro kaj la vocxoj de tiu tria aro estis la auxditaj kverelantaj vocxoj. Mi nun atentigu--ne la tutan atestajxaron pri tiuj vocxoj--sed tion kio _strangis_ en tiu atestajxaro. Cxu vi konstatis tiurilatan strangajxon?" Mi rimarkis ke, dum cxiuj atestintoj konsentis kunopinii ke la rauxka vocxo estis tiu de Franco, ili ege malkonsentis pri la strida, aux laux la priskribo de iu atestinto, la raspa vocxo. "Tio estis la atestajxaro mem," diris Dupino, "sed ne la strangeco de la atestajxaro. Vi konstatis nenion distingan, tamen estis jes ja distingajxo. La atestintoj, laux via raporto, konsentis pri la rauxka vocxo. Tiurilate ili estis unuanimaj. Sed rilate al la strida vocxo, la strangajxo situas, ne en ilia malkunkonsento, sed en tio ke, kiam Italo, Anglo, Hispano, Nederlandano kaj Franco entreprenis gxin priskribi, cxiu gxin identigis kiel vocxon de _fremdalandano_. Cxiu certas ke ne estis vocxo de unu el siaj samlandanoj. Cxiu similigas gxin--ne al la vocxo de denaska logxanto de iu lando kies lingvon li iom konas--sed tute kontrauxe." "La Franco opinias gxin vocxo de Hispano kaj 'povintus rekoni kelkajn vortojn _se li konintus la Hispanan lingvon_.' La Nederlandano asertas ke gxi estis vocxo de Franco; tamen ni legas en la policaj raportoj ke '_ne scipovante la Francan, tiu atestinto intervjuigxis pere de interpretisto_.' La Anglo opinias ke gxi estis vocxo de Germano kaj '_ne komprenas la Germanan_.' La Hispano 'certas' ke gxi estis vocxo de Anglo sed 'taksas entute laux la intonacio' pro tio ke '_li havas nenian konon pri la Angloj_.' La Italo jugxas gxin vocxo de Ruso sed '_neniam parolis kun landano de Rusio_.' Dua Franco malkonsentas krome kun la unua, certante ke la vocxo estis tiu de Italo. Tamen '_ne scipovante tiun lingvon_,' li konvinkigxis, same kiel la Hispano, 'pro la intonacio.'" "Nu, kiel malkutime aparta, ni devas supozi, estis verfakte tiu vocxo povinta instigi tiajn atestajxojn--ecx en kies tonoj rekonis nenion konatan la landanoj de kvin grandaj nacioj de Euxropo. Vi diros ke gxi estis eble vocxo de Aziano, aux Afrikano. Nek Azianoj nek Afrikanoj multnombrigxas en Parizo. Tamen, sen kontrauxstari la hipotezon, mi nun atentigu nur tiujn tri punktojn. La vocxon unu atestinto priskribas kiel 'raspan, ne stridan'. Du aliaj raportas gxin esti 'rapida kaj _malkonstanta_.' Neniajn vortojn--neniajn vortsimilajn sonojn, iu ajn atestinto menciis kiel rekoneblajn." "Mi ne scias," dauxrigis Dupino, "kiujn efektojn mi estigis gxis nun, eble, sur vian komprenon. Sed mi ne hezitas diri ke lauxlegxaj konkludoj fontintaj el ecx nur tiu parto de la atestajxaro--la parto rilatanta al la rauxkaj kaj stridaj vocxoj--jam suficxas en si por naskigi suspekton devontan fiksi direkton al cxiu posta progresado en la kontrolesploro pri la mistero. Mi diris 'lauxlegxaj konkludoj' sed mia voldiro ne plene envortigxas tiel. Mi deziris sugesti ke la konkludoj estas la _solaj_ gxustaj kaj ke la suspekto fontas _neeviteble_ el tiuj kiel ununura rezulto. El kio konsistas tamen tiu suspekto mi ankoraux ne konsentas diri. Mi nur deziras ke vi konsideru ke, cxe mi, gxi estis suficxe forta por doni al miaj demandoj en la cxambro precizan formon, difinitan emon." "Nun ni translokigxu, permense, al tiu cxambro. Kion ni unue sercxu cxi-tie? La elirrimedon kiun utiligis la murdintoj. Mi certe ne troigas dirante ke nek vi nek mi kredas je preternaturajxoj. Sinjorinon kaj Frauxlinon Lespanajon ne detruis fantomoj. La farintoj de la ago estis materiaj kaj eskapis materie. Tial kiel? Felicxe, estas nur unu maniero rezonadi pri la temo kaj _necesas_ ke tiu maniero nin konduku al difinita decido. Ni kontrolu, unu post la alia, la eblajn elirrimedojn." "Klare estas ke la murdintoj enestis la cxambron kie trovigxis Frauxlino Lespanajo, aux almenaux la apudan cxambron, kiam la enketontaro supreniris lauxsxtupare. Estas tial nur cxe tiuj du logxejoj ke ni devas sercxi elirejojn. La polico nudigis la plankojn, plafonojn kaj murmasonajxojn en cxiu direkto. Neniajn _sekretajn_ elirejojn povintus preteratenti ilia kontrolado. Tamen, ne fidante _iliajn_ okulojn, mi kontrolis per miaj propraj okuloj. Estis, tial, _neniaj_ sekretaj elirejoj. Ambaux pordoj kunligantaj la cxambrojn kaj la koridoron estis sekure sxlositaj kaj la sxlosiloj restis internaflanke." "Ni konsideru la kamentubojn. Tiuj, kvankam pridisponante ordinaran largxon gxis ok-dek futoj super la fajrejo, ne entenos, laux sia tuta longo, la korpon de granda kato. Pro tio ke nepras la maleblo eliri pere de rimedoj jam menciitaj, restas al ni nur la fenestroj. Pere de tiuj de la fasadflanka cxambro neniu povintus eskapi sen ke la surstrata homamaso lin rimarku. Lauxnecese tial la murdistoj trapasis tiujn de la malantauxflanka cxambro. Nu, atinginte tiun konkludon en tiel nedubasenca maniero, ni ne rajtas, kiel logikistoj, gxin malakcepti pro sxajnaj malebloj. Nur restas al ni pruvi ke tiuj sxajnaj malebloj estas, verfakte, eblaj." "Estas du fenestroj en la cxambro. Unu el ili entute videblas cxar gxin obstrukcas neniaj mebloj. La malsupra parto de la alia malvideblas cxar la kapo de la malfacile manipulebla litkadro estas sxovita kontraux gxin. La unua fenestro trovigxis en sekura, de interne fermita stato. Gxi kontrauxstaris la nepran potencon de cxiuj entreprenintaj gxin suprenlevi. Granda boriletotruo trapenetris ties kadron maldekstraflanke kaj solidega najlo gxin ensidis, tien ensxovite preskaux gxiskape. Kontrolado pri la alia fenestro sciigis ke simila najlo simile enfiksigxis en gxi kaj ankaux malsukcesis vigla klopodo suprenlevi tiun klapon. La polico nun plene konvinkigxis ke elirvojo nepre ne ekzistis en tiuj direktoj. _Tial_, oni finopiniis ke sencele estus eltiri la najlojn kaj malfermi la fenestrojn." "Mia propra kontrolesploro estis iom pli partikulara kaj pro la kialo kiun mi jxus citis, cxar cxi-tie, _necesis_, mi certis, ke cxiuj sxajnaj malebloj finestigxu eblaj." "Mi komencis pensadi jene, _a posteriori_, tio estas, indukte. La murdistoj jes ja eskapis pere de unu el tiuj fenestroj. Se tio veras, ili ne povintus refiksi la klapojn de interne tiel kiel tiuj trovigxis fiksite--konsiderajxo cxesiginta, pro ties memklaro, la kontroladon entreprenitan de la polico en tiu areo. Tamen la fenestroklapoj estis _jes ja_ fiksitaj. _Necesis_ tial ke ili havu la kapablon sin fiksi. La konkludo neniel eviteblis." "Mi alpasxis la senobstrukcan fenestron, eltiris iom malfacile la najlon, kaj entreprenis levi la klapon. Kiel mi jam antauxsupozis, gxi rezistis cxiujn klopodojn miajn. Mi nun konsciis ke devas ekzisti kasxita risorto. Tiu konfirmo pri mia ideo konvinkis min ke almenaux miaj hipotezoj estis gxustaj, kiom ajn misteraj sxajnis la cirkonstancoj rilatantaj al la najloj. Zorga enketo baldaux malkovris la kasxitan risorton. Mi premis gxin, kaj kontenta pri la malkovro, elektis ne levi la klapon." "Mi nun remetis la najlon kaj gxin rigardis atente. Homo eksterenpasinta tra tiu fenestro povintus gxin refermi eble kaj la risorto realfiksigxintus, sed tiu ne povintus remeti la najlon. La konkludo estis klara kaj denove mallargxigis la areon de mia esplorkampo. _Lauxnecese_ la murdintoj forfugxis pere de la alia fenestro. Se ni supozas tial ke la klaprisortoj entute samis, kiel versxajnis, _necesas_ rezulte ke malsamu la najloj, aux almenaux iliaj alfiksigxrimedoj. Surgrimpinte la saksxtofon de la litkadro, mi rigardis zorgege super ties kaptabulon la duan fenestroklapon. Malsupreniginte la manon malantaux la tabulo, mi tuj trovis kaj premis la risorton kiu, konforme al mia supozo, havis entute la saman karakteron kiel sia najbarajxo. Nun mi okulkontrolis la najlon. Gxi estis same solida kiel la alia kaj versxajne alfiksigxis sammaniere--enmartelite preskaux gxiskape." "Vi diros ke mi perpleksigxis. Sed se vi tiel opinias, sendube vi malkomprenis la karakteron de la induktoj. Uzante sportoterminon, mi ecx ne unu fojon 'misludis'. Neniam unu sekundon mi perdis la spuron. Okazis difekto en nenia cxenero. Mi spuris la sekreton gxis ties fina rezulto kaj tiu rezulto estis _la najlo_. Gxi havis, mi diru, en cxiu rilato la aspekton de sia kunilo en la alia fenestro. Tamen tiu fakto estis nepra nulajxo (kiom ajn decidiga gxi sxajnu) kompare al la konsiderajxo ke cxi-tie, cxi-punkte finfinigxis la indico. '_Necesas_ ke la najlo havu maltauxgajxon,' mi diris. Mi tusxis gxin kaj la kapo, kun kvaroncolo da ties fusto, forapartigxis en miaj fingroj. La restajxo de la fusto dauxre staris fiksite en la boriletotruo kie gxi jam antauxe disrompigxis." "La frakturo estis malnova (cxar ties randoj krustigxis pro rusto) kaj versxajne farigxis per martelbato parte alfiksinta en la suprajxon de la malsupra klapo la kaphavan eron de la najlo. Nun mi zorge remetis tiun kapajxon en la nocxon el kiu mi antauxe gxin eltiris kaj la simileco al perfekta najlo estis nepra--la fendo ne videblis. Premante la risorton, mi levis la klapon legxergeste kelkajn colojn. La najlkapajxo levigxis kun gxi, restante fiksite en sia litajxo. Mi fermis la fenestron kaj denove la sxajnigo de kompleta najlo nepregis." "La enigmo, gxis tiu punkto, nun malenigmigxis. La murdinto forfugxis pere de la fenestro alfrontanta la liton. Falinte proprainstige post lia foriro (aux eble fermite lauxcele), gxi refiksigxis pere de la risorto. Kaj estis tiu perrisorta reteno kiun la polico malprave interpretis kiel pernajlan retenon. Dauxran tiurilatan enketadon tial oni jugxis ne plu bezoni." "La venonta demando estis tiu de la descendorimedo. Tiuteme, mi kontentigxis cxirkauxpromenante kun vi la konstruajxon. Proksimume kvin futojn kaj duonon for de la koncerna fenestroklapo etendigxis fulmosucxilo. Ekde tiu sucxilo maleblintus al iu ajn atingi la fenestron, des pli gxin eniri. Mi rimarkis tamen ke la sxutroj de la kvara etagxo estis de tiu aparta speco kiujn Parizaj cxarpentistoj nomas _ferrades_--speco malmulte uzata hodiaux sed ofte vidataj sur ege malnovaj domegoj de urboj Liono kaj Bordozo. Ili havas la formon de ordinara pordo--simpla, ne faldebla pordo--krom tio ke la malsupra duono portas lignan kradajxon aux pergolon, tiel disponigante bonegan mantenejon. Cxe la koncerna konstruajxo tiuj sxutroj estas plene largxaj je tri futoj kaj duono. Kiam ni vidis ilin de malantaux la domo, ambaux estis duonapertaj--tio estas, ili elstaris orte disde la muro. Versxajnas ke la polico, same kiel mi, kontrolis la malantauxajxon de la apartamentaro. Tamen, sendube rigardante tiujn _ferrades_ laux la linio de ilia largxeco (ne dubeblas ke ili tiel agis), ili ne perceptis tiun grandan largxecon mem aux almenaux ne gxin konsideris gxustavalore. Verfakte, sin konvinkinte ke nenia eliro efektivigeblis en tiu areo, ili faris kompreneble nur ege suprajxan tiurilatan kontrolon." "Klare estis al mi tamen ke la sxutro apartenanta al la fenestro situanta cxekape de la lito, se oni refaldus gxin kontrauxmuren, atingus lokon nur du futojn for disde la fulmosucxilo. Ankaux evidente estis ke, pere de la estigo de ege malkutima kvanto da agado kaj kuragxo, oni povintus eniri la fenestron ekde la sucxilo. Etendinte la brakon distancon de du futoj kaj duono (ni nun imagu la sxutron malfermitan plenlargxe), sxtelisto povintus enmanigi solide la lignokradajxon. Tiam, liberiginte la alian manon de cxirkaux la sucxilo, apoginte la piedojn sekure kontraux la muron kaj saltinte kuragxe foren, li povintus fermsvingi la sxutron. Se la fenestro, ni supozu, estis malfermita en tiu momento, li povintus ecx sin svingi en la cxambron." "Mi deziras ke vi retenu mense precipe tion: mi parolis pri _ege_ malkutima grado da agado kiel nepra antauxbezono por sukcesigi tiel dangxeran kaj tiel malfacilan entreprenon. Estas mia celo komprenigi al vi, unue, tion ke la ago eble fareblis sed, due kaj cxefe, mi deziras trudi al via kompreno la _ege eksterordinaran_, la preskaux preternaturan karakteron de la facilmoveco povinta gxin plenumi." "Vi diros, sendube, uzante la lingvajxon de la jurisprudenco, ke, por starigi mian argumentaron, mi subtaksu anstataux plentaksi la agadon bezonitan en tiu afero. Tio povas esti la jurisprudenca kutimo, sed la rezono ne funkcias tiel. Mia fina celo estas nur la vero. Mia tuja celo estas vin konvinki apudigi tiun _ege malkutiman_ agadon kiun mi jxus priparolis kaj tiun _ege strangan_ stridan (aux rauxkan) kaj _malkonstantan_ vocxon pri kies landodeveno nenia homparo kunkonsentis kaj en kies eldirado nenia silabado rekoneblis." Instigite de tiuj vortoj, svaga kaj duonforma koncepto pri la voldirajxo de Dupino traflugetis mian menson. Mi spertis la senton situadi, sen komprenpovo, sur la rando de ekkomprenado. Same kiel homoj fojfoje sin trovas sur la rando de rememorado sen, post cxio, rememorpovo. Mia amiko dauxrigis sian diskurson. "Vi konscios," li diris, "ke mi anstatauxis la temon de elirrimedo per tiu de enirrimedo. Mi intencis komprenigi ke eniro kaj eliro efektivigxis sammaniere, samloke. Ni nun revenu al la enajxo de la cxambro. Ni superrigardu la tieajn aspektojn. La tirkestoj de la sxranko, lauxraporte, estis disrabitaj, kvankam restis en ili multaj vestajxoj. La tiurilata konkludo estas absurda. Gxi estas nura konjekto--kaj ege malbonsenca--nenio alia. Kiel ni eksciu ke la artikloj trovitaj en la tirkestoj ne estis cxio kion la tirkestoj origine entenis? S-rino Lespanajo kaj sxia filino estigis ege izolitan vivadon, akceptis neniajn gastojn, malofte eliris en la urbon, malbezonis multajn vestosxangxajxojn. La trovitaj vestajxoj estis sendube tiel bonkvalitaj kiel aliaj povintaj aparteni al la sinjorinoj. Se rabisto forprenis iujn, kial li ne forprenis la plej bonajn? Kial ne cxiujn? Simplavorte, kial li postlasis kvar mil orajn frankojn por sin supersxargxi per pako da tolajxoj? La oron li _jes ja_ postlasis. Preskaux la tutan sumon menciitan de S-ro Minjodo, la bankisto, oni trovis surplanke, en sakoj." "Mi deziras tial forigi el viaj pensadoj la eraregan _motiv_-teorion naskigitan en la cerboj de la policanoj per tiu parto de la indicaro parolanta pri mono liverita cxe la dompordo. Koincidoj dekoble pli mirindaj ol tiu (livero de mono kaj murdo efektivigita al ties ricevinto nur tri tagojn poste) ekestigxas cxe ni cxiuj cxiun horon de niaj vivoj sen sin atentigi ecx momentdauxre. Koincidoj gxenerale estas faligiloj sur la vojo de tiu rango da pensantoj edukitaj sen instruado pri stokastiko, tiu probabloteorio al kiu la plej gloraj studobjektoj de homa esplorado sxuldas la plej gloran ilustradon. En la nuna kazo, se la oro malestintus, tio ke oni gxin liveris nur tri tagojn antauxe konsistigintus iom pli ol koincidon. Tio konfirmintus la motivteorion. Tamen en la veraj cirkonstancoj de la kazo, se ni supozu oron la motivo de la perfortajxo, necesas ankaux jugxu la misfarinton hezitema idioto forlasinta kaj sian oron kaj sian motivon." "Retenante nun konstante antauxmense la konsiderindajxojn kiujn mi atentigis al vi--tiun strangan vocxon, tiun malkutiman facilmovecon kaj tiun surprizan mankon de motivo por murdo tiel aparte abomena--ni enketu pri la bucxado mem. Jen virino mortigita per mana strangolado kaj ensxovita en kamentubon kapon malsupren. Ordinaraj murdistoj ne utiligas tian murdorimedon. Des malpli ili sin senigas tiamaniere je la murditoj. En la maniero en kiu oni suprensxovis la kadavron en la kamentubon, vi agnosku, estis io ekscese troigita--io nepre neakordigebla kun niaj kutimaj konceptoj pri homa agado, ecx kiam ni supozu la aktorojn la plej depravaciigxintaj homoj. Konsciu ankaux kiel granda estis lauxnecese la fortiko povinta suprensxovi la kadavron en tian aperturon tiel perforte ke la kunigita fortiko de pluraj homoj apenaux suficxis por gxin _malsupren_-tiri." "Ni konsideru nun ceterajn indikajxojn pri la uzado de mirindega fortiko. Sur la fajrejo kusxis dikaj bukloj--ege dikaj bukloj--da griza homhararo. Tiujn oni forsxiris ekde la radikoj. Vi konscias pri la granda fortiko bezonata por fortiri kune el la kapo ecx dudek-tridek harojn. Vi vidis same kiel mi la koncernajn buklojn. Iliaj radikoj (horora vidajxo!) koaguligxis kun eroj de kranihauxto--nepra signo pri la enorma potenco aktivigita por elradikigi ununurgeste eble duonmilionon da haroj. La gorgxo de la maljunulino estis ne nur trancxita. La kapo estis fortrancxita disde la korpo kvankam la trancxilo estis ordinara razilo." "Mi deziras ke vi konsideru ankaux la _brutan_ ferocon de tiuj agoj. Pri la ekimozoj sur la korpo de S-rino Lespanajo mi ne parolu. S-ro Dumaso kaj lia estimata koadjutoro S-ro Etjeno deklaris ke obtuza ilo ilin estigis kaj gxis iu punkto la sinjoroj ege pravas. La obtuza ilo estis evidente la sxtona pavimo de la korto sur kiun la viktimo falis el la fenestro alfrontanta la liton. Tiun veron, kiom ajn simpla gxi nun sxajnu, la polico malkonstatis pro la sama kialo ke la largxon de la fenestrosxutroj ili malagnoskis--cxar, pro la najloafero, siajn perceptojn ili hermetikigis kontraux la eblo ke la fenestroj iam ajn malfermigxis." "Se nun, krom cxiuj tiuj konsiderindajxoj, vi ankaux primeditis gxustavalore la strangan malbonordon de la cxambro, ni nun sukcesis apudigi la jenajn temojn: surprizegan facilmovecon, preterhoman fortikon, brutalan ferocon, senmotivan bucxadon, _groteskon_ neprege fremdan al la tuta homaro pro ties hororo, kaj vocxon fremdatonan al la oreloj de viroj de multaj landoj kaj tute malplenan je cxiu klara aux komprenebla silabado. Sekvas tial kiu rezulto? Sur vian imagkapablon mi imponis kiun instigon?" Mi sentis ekvibracxi mian karnon dum Dupino starigis la demandon. "Frenezulo," mi diris, "plenumis tiun faron. Iu delira maniulo, forfugxinte el najbara sandomo." "Laux iu vidpunkto," li respondis, "via ideo ne estas indiferenta. Tamen la vocxoj de frenezuloj, ecx okaze de iliaj plej sovagxaj paroksismoj, neniam akordas kun tiu stranga vocxo auxdita sursxtupare. Frenezulo devenas de iu lando kaj lia lingvajxo, kiom ajn malkohera cxe la nivelo de siaj vortoj, havas cxiam koheron de silabado. Aldone, la hararo de frenezulo ne similas tion kion mi nun tenas enmane. Mi malimplikis tiun etan tufon el la rigide krocxintaj fingroj de S-rino Lespanajo. Diru al mi kiel vi gxin interpretas." "Dupino!" mi diris, nepre sennervigite. "Tiu hararo ege strangas. Gxi neniel estas _homa_ hararo." "Mi ne asertis kontrauxe," li diris, "sed antaux ol determini tiun punkton, mi petas ke vi ekrigardu la etan krokizon kiun mi desegnis sur cxi-tiun folion. Gxi estas _faksimila_ desegnajxo pri tio kion oni priskribis en unu parto el la atestajxaro kiel 'malhelajn ekimozojn kaj profundajn ungokauxzitajn nocxojn' surestantajn la gorgxon de Frauxlino Lespanajo kaj en alia parto (tiu de S-roj Dumaso kaj Etjeno) kiel 'sinsekvon da lividaj makuloj, versxajne fingropremajxoj.'" "Vi perceptos," dauxrigis mia amiko, dissternante la folion sur la tablon antaux ni, "ke cxi-tiu desegnajxo pensigas pri solida kaj fiksita teno. Evidentas nenia _glitado_. Cxiu fingro retenis--eble gxis la morto de la viktimo--la timigan alprenon per kiu gxi origine sin enfiksis. Nun, klopodu meti viajn fingrojn cxiujn, sammomente, en la respektivajn premsignojn tiel kiel vi ilin vidas." Mi entreprenis sensukcese plenumi la peton. "Eble ni ne traktas tiun aferon juste," li diris. "La folio estas sternita sur ebena surfaco sed la homa gorgxo estas cilindra. Jen lignosxtipo kies cirkonferenco egalas proksimume tiun de la gorgxo. Volvu la desegnajxon cxirkaux gxi kaj refaru la eksperimenton." Mi tiel agis sed la malfacilajxo evidentis ecx pli ol antauxe. "Cxi-tiu," mi diris, "estas la marko de nenia homa mano." "Nun legu," respondis Dupino, "cxi-tiun ekstrakton el Kuvjero." Gxi estis detala anatomia kaj gxenerale priskriba raporto pri la granda flavbruna orangutano de Indoneziaj Insuloj. La gigantan staturon, la mirigajn fortikon kaj agadon, la sovagxan ferocon kaj la imitkapablojn de tiuj mamuloj cxiuj konas suficxe bone. Tuj mi ekkomprenis la plenajn hororojn de la murdoj. "La priskribo pri la fingroj," mi diris, finleginte la ekstrakton, "akordas ekzakte kun la desegnajxo. Mi konscias ke nenia besto krom orangutano de la cxi-tie menciita specio povintus premi la nocxojn tiel kiel vi ilin desegnis. Aldone cxi-tiu flavbruna hartufo havas la saman karakteron kiel tiu de la besto de Kuvjero. Tamen mi nepre ne scipovas kompreni la apartajn detalojn de tiu timiga mistero. Krome, _du_ vocxoj auxdigxis en kverelado kaj unu el ili estis sendispute tiu de Franco." "Prave! Kaj vi memoros dirajxon atribuitan preskaux unuanime al tiu vocxo--la dirajxon '_mon Dieu_.' Cxi-tiun, en la koncernaj cirkonstancoj, unu el la atestintoj (Montano, la frandajxisto) identigis kiel dirajxon de protesto aux malaprobo. Cxefe sur tiuj du vortoj tial mi bazis miajn esperojn atingi plenan solvon pri la enigmo. Iu Franco konsciis pri la murdo. Eblas--efektive, ege pli ol eblas--ke tute senkulpe li ne partoprenis en la sanga evento kiu okazis. Eblas ke la orangutano eskapis de li. Eblas ke li gxin spuris gxis la cxambro sed, en la rezultintaj maltrankviligaj cirkonstancoj, neniam povintus gxin rekapti. Gxi dauxre cxirkauxvagadas libere." "Mi ne dauxrigos tiujn konjektojn--alie mi ne rajtas ilin nomi--cxar la ombra reflektado sur kiu ili bazigxas estas apenaux suficxe profunda por ke mia intelekto ilin agnosku kaj cxar mi ne scipovus komprenebligi ilin al la intelekto de aliulo. Ni nomu ilin tial konjektoj kaj ilin aludas tiel. Se la koncerna Franco laux mia supozo jes ja senkulpas pri tiu abomenajxo, cxi-tiu reklamo, kiun hierauxnokte post nia hejmenreveno mi liveris al la oficejo de _La Mondo_ (jxurnalo pritraktanta sxipajn aferojn kaj multe legata de maristoj) alvenigos lin al nia logxejo." Li transdonis al mi paperfolion kaj mi legis la jenon: _"KAPTITA. En Bulonjo-Arbaro frumatene en ....._ (la dato de la murdo) _grandega flavbruna orangutano de Bornea specio. La posedanto (kiu lauxkonstate estas maristo dejxoranta sur Malta sxipo) rajtas repreni la beston post gxin identigi tauxgadetale kaj pagi kelkajn kostojn estigitajn per gxiaj kapto kaj retenado. Venu al numero ..... strato ..... Sankta-Gxermano-Kvartalo ..... tria etagxo."_ "Kiel eblis al vi," mi diris, "ekscii ke la viro estas maristo kaj apartenas al Malta sxipo?" "Mi _ne_ scias tion," diris Dupino. "Mi ne _certas_ pri tio. Jen tamen eta rubandero kiu, laux ties formo kaj grasa aspekto, funkciis por kunligi la hararon en unu el tiuj longaj plektajxoj kiun tiom sxatas maristoj. Aldone, cxi-tiu nodo estas unu kiun nur malmultaj homoj krom maristoj scipovas estigi kaj kiu propras al la Maltanoj. Mi alprenis la rubandon cxe la bazo de la fulmosucxilo. Gxi ne povintus aparteni al iu ajn el la du mortintoj." "Se nun, malgraux cxio, mi eraras en miaj induktoj pri tiu rubando, tio estas, ke la Franco estas maristo dejxoranta sur Malta sxipo, mi nenion difektis dirante tion en la reklamo. Se mi eraras, li nur supozos ke min devojigis iu cirkonstanco pri kiu li ne penados enketi. Se mi pravas tamen, granda avantagxo atingigxas. Konsciante pri la murdoj, tamen senkulpa tiurilate, kompreneble la Franco hezitos alrespondi la reklamon kaj postuli la rehavigon de la orangutano." "Li rezonos tiumaniere. 'Mi estas senkulpa. Mi estas malricxa. Mia orangutano altvaloras--al homo situanta en miaj cirkonstancoj, vera fortuno en si. Kial maldisponigi min pri gxi pro senkauxzaj timoj pri dangxero? Jen gxi estas, preta al mia manpreno. Gxi malkovrigxis en Bulonjo-Arbaro, cxe fora distanco disde la bucxadsceno. Kiel oni povus iam suspekti ke bruta besto efektivigis la misfaron? La polico kulpas. Ili malsukcesis malkovri la plej malgrandan indicon. Ecx se ili spurus la beston, ne eblus al ili pruvi mian konscion pri la murdo aux kulpigi min pro tiu konscio." "'Antaux cxio, oni _jes ja_ min konas. La reklaminto min nomumas posedanto de la besto. Mi ne certas gxis kiu limo povas etendigxi lia scio. Se mi malkonsentas depostuli havajxon de tiel alta valoro kaj kiun oni scias ke mi posedas, mi suspektigos almenaux la simion. Mi kutimas atentigi nek min nek la beston. Mi respondos al la reklamo, rehavos la orangutanon kaj gxin zorge retenos gxis kiam forblovumos tiu afero.'" En tiu momento ni auxdis pasxon sur la sxtuparo. "Pretigu viajn pistolojn," diris Dupino. "Tamen nek uzu nek vidigu ilin antaux signalo de mi." La cxefpordon de la domo ni antauxe postlasis en malfermado kaj la vizitanto, jam enirinte sen sonigi, antauxenvenis plurajn pasxojn sur la sxtuparo. Nun tamen li sxajnis heziti. Baldaux ni auxdis lin descendi. Dupino jam movigxis pordodirekten kiam denove ni auxdis lin suprenvenadi. Li ne forturnigxis duan fojon sed alproksimigxis rezolute kaj frapsonigis la pordon de nia cxambro. "Eniru!" diris Dupino felicx- kaj bonkorvocxe. Viro eniris. Li estis maristo, evidente--alta, solida, muskola persono havanta iom cxioriskulan, tute ne sencxarman mienon. Lian vizagxon, ege sunbruligitan, barbo kaj lipharoj pli ol duone kasxis. Li kunportis grandan kverkan klabon, sed sxajnis alie senarmila. Li riverencis malgracie kaj diris al ni "Bonan vesperon" kun Franca parolmaniero kiu, kvankam iom pensiganta pri Novkastelo, auxdigis rekoneblan Parizan ekdevenon. "Bonvolu sidigxi, mia amiko," diris Dupino. "Cxu mi rajtas supozi ke vi alvenas rilate al la orangutano? Honestavorte, mi preskaux envias vian posedrajton pri gxi: mirinde bonega kaj sendube altvalora besto. Kiom agxa vi taksas gxin?" La maristo ensucxis longan spiradon, en la maniero de homo jxus formetinta netolereblan sxargxon, kaj tiam respondis sekuravocxe: "Mi havas nenian kalkulrimedon. Tamen gxi ne povas esti pli ol kvar-kvinjara. Cxu vi gxin retenas cxi-tie?" "Ho, ne! Cxi-tie ni ne disponas pri konvenan retenujon. Gxi sidas en proksima lustablo de Duburgo-Strato. Vi povos rehavi gxin morgauxmatene. Kompreneble, vi pretas identigi la posedajxon, cxu ne?" "Kompreneble, sinjoro. Mi pretas." "Bedauxrinde estos devi min senhavigi je gxi," diris Dupino. "Mi tute ne atendas ke vi estu prizorginta gxin senpage, sinjoro," diris la viro. "Ne rajtas esperi tion. Tre bonvolas pagi rekompencon kontraux la malkovro de la besto--tio estas, konvenan rekompencon." "Nu," respondis mia amiko. "Cxio tio tre justas, certe. Mi pripensu! Kion necesos al mi ekhavi? Ho! Mi diru al vi. Jen estos mia rekompenco. Vi transsciigos al mi cxiujn lauxeblajn informajxojn pri tiuj murdoj okazintaj en Kadavrejo-Strato." Dupino eldiris tiujn lastajn vortojn en tre malalta, tre trankvila tono. Egale trankvile li aliris la pordon, gxin sxlosis, metis la sxlosilon en la posxon. Tiam li tiris pistolon el sia brusto, metis la armilon sen la plej eta agitigxo sur la tablon. La vizagxo de la maristo ekrugxigxis, kvazaux li luktus kontraux sufokigxo. Li starigxis eksalte, alprenis sian klabon. Tamen en la sekvinta momento li refalis sur sian segxon, tremegante kaj elmontrante survizagxe kvazaux la maskon de Morto mem. Nenian vorton li eldiris. Mi lin kompatis plenkore. "Mia amiko," diris Dupino afablavocxe, "vi maltrankviligas vin senbezone. Jes ja, verfakte. Ni nepre malcelas noci vin. Mi promesas al vi, honestavorte de sinjoro kaj de Franco, ke ni neniel intencas vin difekti. Mi scias kun nepra certeco ke vi senkulpas pri la abomenajxoj de Kadavrejo-Strato. Ne decos nei tamen vian ioman implikigxon en ili. Laux tio kion mi jam diris, vi devas konscii ke, rilate al tiu afero, mi disponis pri informrimedoj kiujn vi neniam povintus imagi." "Nu, jen la situacio. Vi faris nenion eviteblan--nenion certe povantan vin kulpigi. Vi senkulpis ecx pri sxtelado en momento kiam vi povintus sxteli senpune. Vi havas nenion kasxendan. Vi havas nenian kialon ion kasxi. Aliflanke, cxiu honorprincipo vin devigas konfesi vian tutan tiurilatan sciadon. Nun sidas en malliberejo senkulpulo al kiu imputigxis krimo kies farinton vi scipovas identigi." La maristo jam sin reregis egagrade dum Dupino eldiris tiujn vortojn; tamen nun entute malaperis lia antauxa kondutauxdaco. "Dio helpu min!" li diris post mallonga pauxzo. "Mi jes ja sciigos al vi cxion kion mi scias pri tiu-cxi afero. Sed mi ne atendas ke vi kredu duonon el mia dirado. Se mi tion atendus, mi estus efektive stultulo. Cxiomalgrauxe, senkulpa mi estas, kaj mi plene konfesos ecx devonte morti pro tio." Sekvas esencadetale tio kion li raportis. Li vojagxis lastatempe en Indonezia Insularo. Bando, al kiu li anigxis, alterigxis en Borneo kaj faris interninsulan distrigxekskurson. Li kaj kunekskursinto kaptis la orangutanon. Lia kunulo mortis kaj la besto farigxis lia aparta posedajxo. Post multe da gxeno, okazigita per la nebridebla feroco de lia kaptito dum la hejmenrevena vojagxo, li sukcesis finfine logxigi gxin sekure cxe si en Parizo. Tie, por ne altiri al si la malplacxan scivolemon de siaj najbaroj, li retenis la beston en prizorgata sekureco gxis kiam tiu resanigxus de piedvundo kauxzita de sursxipe ricevita splito. Lia fina celo estis vendi la simion. Hejmenreveninte de iu marista kapriolado la nokton, aux pli gxuste la matenon de la murdoj, li trovis la beston enlogxantan lian propran dormcxambron en kiun gxi eskapis el apuda kamero kie gxi estis, laux la supozo de la maristo, sekure malliberigita. Tenante razilon enmane, plene sxauxmsapite, gxi sidis antaux la spegulo, entreprenante sin razi, procedo kiun antauxe, sendube, tra la kamera sxlosiltruo, gxi vidis plenumi la mastron. Ekvidinte tiel ferocan kaj tiel imitpovan beston posedi armilon tiel dangxeran, dum kelkaj momentoj, terurite, la maristo ne sciis kion fari. Li jam kutimis pacigi la beston tamen, ecx okaze de gxiaj plej ferocaj humoroj, per vipo, kaj tiun li nun utiligis. Vidinte la vipon, la orangutano trairis eksalte la cxambropordon, kuris malsupren laux la sxtuparo kaj de tie, pere de fenestro bedauxrinde malfermita, eniris la straton. La Franco postsekvis malespere. La simio, ankoraux tenante enmane la razilon, haltis fojfoje por rigardi malantauxen kaj gestadi al sia postkuranto gxis kiam tiulasta preskaux atingis gxin. Tiam gxi foriris denove. Tiel-cxi la cxaso dauxris longan tempon. La stratoj nepre silentis cxar estis preskaux la tria horo de la mateno. Lauxpasante strateton malantaux Kadavrejo-Strato, la fugxinto ekvidis lumon brilantan tra la malfermita fenestro de la cxambro de S-rino Lespanajo en la kvara etagxo de sxia domo. Hastante al la konstruajxo, gxi perceptis la fulmsucxilon, suprengrimpis laux gxi kun nekonceptebla facilmovo, alprenis la sxutron, kiu estis jxetita entute kontraux la muron, kaj pere de tiu sin svingis plendistance sur la kaptabulon de la lito. La tuta agadaro efektivigxis en malpli ol unu minuto. La sxutron la orangutano remalfermis piedbate enirante la cxambron. La maristo intertempe kaj gxojigxis kaj konsternigxis. Nun li ege esperis povi rekapti la bruton cxar gxi apenaux povos eskapi el la kaptejo en kiun gxi jxus eniris krom pere de la sucxilo, cxe la malsupro de kiu la posedanto povus rehavi gxin. Aliflanke li multe pritimis kion povus fari la simio en la domo. Tiu lasta pensado instigis la viron dauxre postsekvi la fugxinton. Fulmsucxilon oni povas facile lauxgrimpi, precipe maristo. Kiam li atingis tamen la nivelon de la fenestro, kiu situis malproksime maldekstre, lia suprenirado cxesis. Cxio kion li povis fari estis klinigxi maldekstren por iom ekvidi la internon de la cxambro. Tiu ekvido preskaux faligis lin de sur la sucxilo pro troigo da hororo. En tiu momento interrompis la nokton tiuj acxaj sxirkriegoj ekmaldormigintaj la logxantojn de Kadavrejo-Strato. Sinjorino Lespanajo kaj sxia filino, surportante dormvestajxojn, versxajne priokupigxis arangxante dokumentojn en la jam menciita ferkofro antauxe rulita en la mezon de la cxambro. Gxi estis malfermita kaj ties enhavajxoj kusxis apude sur la planko. Devas esti ke la viktimoj sidis malalfrontante la fenestron kaj, jugxante laux la eta tempodauxro forpasinta inter la eniro de la besto kaj iliaj sxirkriegoj, oni rajtas supozi ke ili ne tuj gxin ekvidis. La klaksonon de la sxutro ili atribuintus kompreneble al la vento. Kiam la maristo enrigardis, la bestego jam alprenis Sinjorinon Lespanajon per la hararo (kiu estis malfiksa cxar sxi kombis gxin) kaj svingis la razilon antaux sxia vizagxo, imitante barbirajn gestojn. La filino kusxis sternite kaj senmove, sveninte. La kriegoj kaj baraktoj de la maljunulino (dum kiuj la hararo estis forsxirita de sur sxia kapo) finagis sxangxante la versxajne pacajn celojn de la orangutano en kolerajn entreprenojn. Per unu rezoluta svingo de sia muskola brako gxi preskaux fortrancxis sxian kapon disde sxia korpo. Kiam la besto ekvidis sangon, gxia kolero pligrandigxis en deliron. Grincigante la dentojn, flagrigante kvazauxan fajron el la okuloj, gxi atakis la korpon de la frauxlino, enfiksis siajn timigajn ungegojn en sxian gorgxon, ilin retenis tie gxis kiam sxi mortis. Gxiaj nomadaj kaj sovagxaj rigardoj atingis en tiu momento la kapon de la lito super kiu nun videblis la vizagxo de gxia mastro, rigida pro hororo. La frenezo de la besto, kiu sendube dauxre memoris la teruran vipon, tujege sxangxigxis en timegon. Nun prikonsciante sian punindan kulpon, gxi sxajnis deziri kasxi siajn sangajn farojn kaj saltetis cxirkaux la cxambro en krizo de nervoza ekscitigxo, faligante kaj rompante la meblojn survoje, fortrenante la liton de sur ties kadro. Rakontofine, gxi ekprenis unue la kadavron de la filino, suprensxovis gxin en la kamentubon kie gxi poste malkovrigxis, tiam tiun de la maljunulino kiun gxi tuj forlancxis kapon antauxen tra la fenestro. Dum la simio alproksimigxis la fenestroklapon kun sia mutilita sxargxo, la maristo kauxris sxokite sur la sucxilo kaj malsuprenglitante (ne grimpante) laux gxia longo, revenis haste hejmen, timegante la sekvojn de la bucxado kaj gxoje rezignante, en sia teruro, cxiun zorgon pri la sorto de la orangutano. La vortoj auxditaj de la homoj sur la sxtuparo estis la horor-kaj-timplenaj ekkrioj de la Franco intermiksitaj kun la demona babilacxado de la bruto. Mi havas preskaux nenion por aldoni. Devas esti ke la orangutano eskapis el la cxambro pere de la sucxilo jxus antaux ol oni enrompis la pordon. Gxi fermis la fenestron sendube gxin trapasante. Kaptis gxin poste la posedanto mem kiu vendis gxin kontraux altega monsumo cxe Botanik-Gxardeno (kiu ampleksas la Parizan bestogxardenon). Lebonon oni tuj liberigis post nia rakonto pri la cirkonstancoj (kun kelkaj komentoj de Dupino) cxe la buroo de Polica-Prefekto. Tiu funkciulo, kvankam tre placxis al li mia amiko, ne sukcesis kasxi sian cxagrenon pri la evoluturnigxo de la afero kaj sin permesis iom sarkasmigxi pri la socia maldeco de homoj malbonvolantaj atenti siajn proprajn aferojn. "Li parolu," diris Dupino, opiniante ke ne necesas respondi. "Li diskursu. Tio senzorgigos lian konsciencon. Suficxas al mi esti venkinta lin en lia propra kastelo. Tamen, ke li malsukcesis solvi tiun misteron ne estas mirindajxo kiel li supozas, cxar verfakte nia amiko prefekto estas tro ruza por esti profunda. Lia sagxeco havas nenian dauxrokapablon. Gxi estas entute kapo kaj neniel korpo, tiel kiel ni vidas en bildoj pri Deino Laverno, aux, pli bone, entute kapo kaj sxultroj, same kiel gadfisxo. Sed li estas bona estajxo, finfine. Li placxas al mi precipe pro majstra jxargonmanovro per kiu li akiris sian famon kiel geniulo. Mi volas diri lia maniero _de nier ce qui est, et d'expliquer ce qui n'est pas_ (nei tion kio estas kaj klarigi tion kio ne estas)." End of Project Gutenberg's La Murdoj de Kadavrejo-Strato, by Edgar Allan Poe *** END OF THIS PROJECT GUTENBERG EBOOK LA MURDOJ DE KADAVREJO-STRATO *** ***** This file should be named 18326.txt or 18326.zip ***** This and all associated files of various formats will be found in: http://www.gutenberg.org/1/8/3/2/18326/ Produced by Robert L. Read, William Patterson and the Online Distributed Proofreading Team at http://www.pgdp.net Updated editions will replace the previous one--the old editions will be renamed. Creating the works from public domain print editions means that no one owns a United States copyright in these works, so the Foundation (and you!) can copy and distribute it in the United States without permission and without paying copyright royalties. Special rules, set forth in the General Terms of Use part of this license, apply to copying and distributing Project Gutenberg-tm electronic works to protect the PROJECT GUTENBERG-tm concept and trademark. Project Gutenberg is a registered trademark, and may not be used if you charge for the eBooks, unless you receive specific permission. If you do not charge anything for copies of this eBook, complying with the rules is very easy. You may use this eBook for nearly any purpose such as creation of derivative works, reports, performances and research. They may be modified and printed and given away--you may do practically ANYTHING with public domain eBooks. Redistribution is subject to the trademark license, especially commercial redistribution. *** START: FULL LICENSE *** THE FULL PROJECT GUTENBERG LICENSE PLEASE READ THIS BEFORE YOU DISTRIBUTE OR USE THIS WORK To protect the Project Gutenberg-tm mission of promoting the free distribution of electronic works, by using or distributing this work (or any other work associated in any way with the phrase "Project Gutenberg"), you agree to comply with all the terms of the Full Project Gutenberg-tm License (available with this file or online at http://gutenberg.org/license). Section 1. General Terms of Use and Redistributing Project Gutenberg-tm electronic works 1.A. By reading or using any part of this Project Gutenberg-tm electronic work, you indicate that you have read, understand, agree to and accept all the terms of this license and intellectual property (trademark/copyright) agreement. If you do not agree to abide by all the terms of this agreement, you must cease using and return or destroy all copies of Project Gutenberg-tm electronic works in your possession. If you paid a fee for obtaining a copy of or access to a Project Gutenberg-tm electronic work and you do not agree to be bound by the terms of this agreement, you may obtain a refund from the person or entity to whom you paid the fee as set forth in paragraph 1.E.8. 1.B. "Project Gutenberg" is a registered trademark. It may only be used on or associated in any way with an electronic work by people who agree to be bound by the terms of this agreement. There are a few things that you can do with most Project Gutenberg-tm electronic works even without complying with the full terms of this agreement. See paragraph 1.C below. There are a lot of things you can do with Project Gutenberg-tm electronic works if you follow the terms of this agreement and help preserve free future access to Project Gutenberg-tm electronic works. See paragraph 1.E below. 1.C. The Project Gutenberg Literary Archive Foundation ("the Foundation" or PGLAF), owns a compilation copyright in the collection of Project Gutenberg-tm electronic works. Nearly all the individual works in the collection are in the public domain in the United States. If an individual work is in the public domain in the United States and you are located in the United States, we do not claim a right to prevent you from copying, distributing, performing, displaying or creating derivative works based on the work as long as all references to Project Gutenberg are removed. Of course, we hope that you will support the Project Gutenberg-tm mission of promoting free access to electronic works by freely sharing Project Gutenberg-tm works in compliance with the terms of this agreement for keeping the Project Gutenberg-tm name associated with the work. You can easily comply with the terms of this agreement by keeping this work in the same format with its attached full Project Gutenberg-tm License when you share it without charge with others. 1.D. The copyright laws of the place where you are located also govern what you can do with this work. Copyright laws in most countries are in a constant state of change. If you are outside the United States, check the laws of your country in addition to the terms of this agreement before downloading, copying, displaying, performing, distributing or creating derivative works based on this work or any other Project Gutenberg-tm work. The Foundation makes no representations concerning the copyright status of any work in any country outside the United States. 1.E. Unless you have removed all references to Project Gutenberg: 1.E.1. The following sentence, with active links to, or other immediate access to, the full Project Gutenberg-tm License must appear prominently whenever any copy of a Project Gutenberg-tm work (any work on which the phrase "Project Gutenberg" appears, or with which the phrase "Project Gutenberg" is associated) is accessed, displayed, performed, viewed, copied or distributed: This eBook is for the use of anyone anywhere at no cost and with almost no restrictions whatsoever. You may copy it, give it away or re-use it under the terms of the Project Gutenberg License included with this eBook or online at www.gutenberg.org 1.E.2. If an individual Project Gutenberg-tm electronic work is derived from the public domain (does not contain a notice indicating that it is posted with permission of the copyright holder), the work can be copied and distributed to anyone in the United States without paying any fees or charges. If you are redistributing or providing access to a work with the phrase "Project Gutenberg" associated with or appearing on the work, you must comply either with the requirements of paragraphs 1.E.1 through 1.E.7 or obtain permission for the use of the work and the Project Gutenberg-tm trademark as set forth in paragraphs 1.E.8 or 1.E.9. 1.E.3. If an individual Project Gutenberg-tm electronic work is posted with the permission of the copyright holder, your use and distribution must comply with both paragraphs 1.E.1 through 1.E.7 and any additional terms imposed by the copyright holder. Additional terms will be linked to the Project Gutenberg-tm License for all works posted with the permission of the copyright holder found at the beginning of this work. 1.E.4. Do not unlink or detach or remove the full Project Gutenberg-tm License terms from this work, or any files containing a part of this work or any other work associated with Project Gutenberg-tm. 1.E.5. Do not copy, display, perform, distribute or redistribute this electronic work, or any part of this electronic work, without prominently displaying the sentence set forth in paragraph 1.E.1 with active links or immediate access to the full terms of the Project Gutenberg-tm License. 1.E.6. You may convert to and distribute this work in any binary, compressed, marked up, nonproprietary or proprietary form, including any word processing or hypertext form. However, if you provide access to or distribute copies of a Project Gutenberg-tm work in a format other than "Plain Vanilla ASCII" or other format used in the official version posted on the official Project Gutenberg-tm web site (www.gutenberg.org), you must, at no additional cost, fee or expense to the user, provide a copy, a means of exporting a copy, or a means of obtaining a copy upon request, of the work in its original "Plain Vanilla ASCII" or other form. Any alternate format must include the full Project Gutenberg-tm License as specified in paragraph 1.E.1. 1.E.7. Do not charge a fee for access to, viewing, displaying, performing, copying or distributing any Project Gutenberg-tm works unless you comply with paragraph 1.E.8 or 1.E.9. 1.E.8. You may charge a reasonable fee for copies of or providing access to or distributing Project Gutenberg-tm electronic works provided that - You pay a royalty fee of 20% of the gross profits you derive from the use of Project Gutenberg-tm works calculated using the method you already use to calculate your applicable taxes. The fee is owed to the owner of the Project Gutenberg-tm trademark, but he has agreed to donate royalties under this paragraph to the Project Gutenberg Literary Archive Foundation. Royalty payments must be paid within 60 days following each date on which you prepare (or are legally required to prepare) your periodic tax returns. Royalty payments should be clearly marked as such and sent to the Project Gutenberg Literary Archive Foundation at the address specified in Section 4, "Information about donations to the Project Gutenberg Literary Archive Foundation." - You provide a full refund of any money paid by a user who notifies you in writing (or by e-mail) within 30 days of receipt that s/he does not agree to the terms of the full Project Gutenberg-tm License. You must require such a user to return or destroy all copies of the works possessed in a physical medium and discontinue all use of and all access to other copies of Project Gutenberg-tm works. - You provide, in accordance with paragraph 1.F.3, a full refund of any money paid for a work or a replacement copy, if a defect in the electronic work is discovered and reported to you within 90 days of receipt of the work. - You comply with all other terms of this agreement for free distribution of Project Gutenberg-tm works. 1.E.9. If you wish to charge a fee or distribute a Project Gutenberg-tm electronic work or group of works on different terms than are set forth in this agreement, you must obtain permission in writing from both the Project Gutenberg Literary Archive Foundation and Michael Hart, the owner of the Project Gutenberg-tm trademark. Contact the Foundation as set forth in Section 3 below. 1.F. 1.F.1. Project Gutenberg volunteers and employees expend considerable effort to identify, do copyright research on, transcribe and proofread public domain works in creating the Project Gutenberg-tm collection. Despite these efforts, Project Gutenberg-tm electronic works, and the medium on which they may be stored, may contain "Defects," such as, but not limited to, incomplete, inaccurate or corrupt data, transcription errors, a copyright or other intellectual property infringement, a defective or damaged disk or other medium, a computer virus, or computer codes that damage or cannot be read by your equipment. 1.F.2. LIMITED WARRANTY, DISCLAIMER OF DAMAGES - Except for the "Right of Replacement or Refund" described in paragraph 1.F.3, the Project Gutenberg Literary Archive Foundation, the owner of the Project Gutenberg-tm trademark, and any other party distributing a Project Gutenberg-tm electronic work under this agreement, disclaim all liability to you for damages, costs and expenses, including legal fees. YOU AGREE THAT YOU HAVE NO REMEDIES FOR NEGLIGENCE, STRICT LIABILITY, BREACH OF WARRANTY OR BREACH OF CONTRACT EXCEPT THOSE PROVIDED IN PARAGRAPH F3. YOU AGREE THAT THE FOUNDATION, THE TRADEMARK OWNER, AND ANY DISTRIBUTOR UNDER THIS AGREEMENT WILL NOT BE LIABLE TO YOU FOR ACTUAL, DIRECT, INDIRECT, CONSEQUENTIAL, PUNITIVE OR INCIDENTAL DAMAGES EVEN IF YOU GIVE NOTICE OF THE POSSIBILITY OF SUCH DAMAGE. 1.F.3. LIMITED RIGHT OF REPLACEMENT OR REFUND - If you discover a defect in this electronic work within 90 days of receiving it, you can receive a refund of the money (if any) you paid for it by sending a written explanation to the person you received the work from. If you received the work on a physical medium, you must return the medium with your written explanation. The person or entity that provided you with the defective work may elect to provide a replacement copy in lieu of a refund. If you received the work electronically, the person or entity providing it to you may choose to give you a second opportunity to receive the work electronically in lieu of a refund. If the second copy is also defective, you may demand a refund in writing without further opportunities to fix the problem. 1.F.4. Except for the limited right of replacement or refund set forth in paragraph 1.F.3, this work is provided to you 'AS-IS' WITH NO OTHER WARRANTIES OF ANY KIND, EXPRESS OR IMPLIED, INCLUDING BUT NOT LIMITED TO WARRANTIES OF MERCHANTIBILITY OR FITNESS FOR ANY PURPOSE. 1.F.5. Some states do not allow disclaimers of certain implied warranties or the exclusion or limitation of certain types of damages. If any disclaimer or limitation set forth in this agreement violates the law of the state applicable to this agreement, the agreement shall be interpreted to make the maximum disclaimer or limitation permitted by the applicable state law. The invalidity or unenforceability of any provision of this agreement shall not void the remaining provisions. 1.F.6. INDEMNITY - You agree to indemnify and hold the Foundation, the trademark owner, any agent or employee of the Foundation, anyone providing copies of Project Gutenberg-tm electronic works in accordance with this agreement, and any volunteers associated with the production, promotion and distribution of Project Gutenberg-tm electronic works, harmless from all liability, costs and expenses, including legal fees, that arise directly or indirectly from any of the following which you do or cause to occur: (a) distribution of this or any Project Gutenberg-tm work, (b) alteration, modification, or additions or deletions to any Project Gutenberg-tm work, and (c) any Defect you cause. Section 2. Information about the Mission of Project Gutenberg-tm Project Gutenberg-tm is synonymous with the free distribution of electronic works in formats readable by the widest variety of computers including obsolete, old, middle-aged and new computers. It exists because of the efforts of hundreds of volunteers and donations from people in all walks of life. Volunteers and financial support to provide volunteers with the assistance they need, is critical to reaching Project Gutenberg-tm's goals and ensuring that the Project Gutenberg-tm collection will remain freely available for generations to come. In 2001, the Project Gutenberg Literary Archive Foundation was created to provide a secure and permanent future for Project Gutenberg-tm and future generations. To learn more about the Project Gutenberg Literary Archive Foundation and how your efforts and donations can help, see Sections 3 and 4 and the Foundation web page at http://www.pglaf.org. Section 3. Information about the Project Gutenberg Literary Archive Foundation The Project Gutenberg Literary Archive Foundation is a non profit 501(c)(3) educational corporation organized under the laws of the state of Mississippi and granted tax exempt status by the Internal Revenue Service. The Foundation's EIN or federal tax identification number is 64-6221541. Its 501(c)(3) letter is posted at http://pglaf.org/fundraising. Contributions to the Project Gutenberg Literary Archive Foundation are tax deductible to the full extent permitted by U.S. federal laws and your state's laws. The Foundation's principal office is located at 4557 Melan Dr. S. Fairbanks, AK, 99712., but its volunteers and employees are scattered throughout numerous locations. Its business office is located at 809 North 1500 West, Salt Lake City, UT 84116, (801) 596-1887, email business@pglaf.org. Email contact links and up to date contact information can be found at the Foundation's web site and official page at http://pglaf.org For additional contact information: Dr. Gregory B. Newby Chief Executive and Director gbnewby@pglaf.org Section 4. Information about Donations to the Project Gutenberg Literary Archive Foundation Project Gutenberg-tm depends upon and cannot survive without wide spread public support and donations to carry out its mission of increasing the number of public domain and licensed works that can be freely distributed in machine readable form accessible by the widest array of equipment including outdated equipment. Many small donations ($1 to $5,000) are particularly important to maintaining tax exempt status with the IRS. The Foundation is committed to complying with the laws regulating charities and charitable donations in all 50 states of the United States. Compliance requirements are not uniform and it takes a considerable effort, much paperwork and many fees to meet and keep up with these requirements. We do not solicit donations in locations where we have not received written confirmation of compliance. To SEND DONATIONS or determine the status of compliance for any particular state visit http://pglaf.org While we cannot and do not solicit contributions from states where we have not met the solicitation requirements, we know of no prohibition against accepting unsolicited donations from donors in such states who approach us with offers to donate. International donations are gratefully accepted, but we cannot make any statements concerning tax treatment of donations received from outside the United States. U.S. laws alone swamp our small staff. Please check the Project Gutenberg Web pages for current donation methods and addresses. Donations are accepted in a number of other ways including checks, online payments and credit card donations. To donate, please visit: http://pglaf.org/donate Section 5. General Information About Project Gutenberg-tm electronic works. Professor Michael S. Hart is the originator of the Project Gutenberg-tm concept of a library of electronic works that could be freely shared with anyone. For thirty years, he produced and distributed Project Gutenberg-tm eBooks with only a loose network of volunteer support. Project Gutenberg-tm eBooks are often created from several printed editions, all of which are confirmed as Public Domain in the U.S. unless a copyright notice is included. Thus, we do not necessarily keep eBooks in compliance with any particular paper edition. Most people start at our Web site which has the main PG search facility: http://www.gutenberg.org This Web site includes information about Project Gutenberg-tm, including how to make donations to the Project Gutenberg Literary Archive Foundation, how to help produce our new eBooks, and how to subscribe to our email newsletter to hear about new eBooks.