[imaĝo de la Hurd logo] [ Angla | Esperanto | Hebrea | Hispana ]
Kio Nova
 
Ŝanĝoregistroj
 
Documentation

La GNU Hurd
 
Instalaĵo
Ricevi Helpon
Fonta Kodo
Programado
Historio
 
GNU Mach
 
Instalaĵo
Fonta Kodo
 
GNU MIG
 
Fonta Kodo
 
Rilataj Projektoj


Enhavo


Kiel ĝi komencis

Richard Stallman (RMS) komencis GNU en 1983, kiel projekto por krei kompletan liberan operaciumon. En la teksto de la GNU Manifesto, li menciis, ke jam estis primitiva kerno. En la unua Novaĵletero GNU, en Februaro 1986, li diris, ke la kerno de GNU estas TRIX, kiu estis programita ĉe la Instituto de Teĥnologio de Massachusetts (MIT).

Antaŭ decembro de 1986, la Asocio pri la Libera Programaro (FSF) jam estis eklaborinta "pri la ŝanĝoj necesaj por TRIX" [Novaĵletero GNU, jan. 1987]. Poste tio, la FSF komencis "negocii kun Profesoro Rashid de la Universitato Carnegie-Mellon (CMU) pri laborado kun ili sur la programado de la kerno Mach" [Novaĵletero GNU, junio 1987]. La teksto implicas, ke la FSF volis uzi laboron de iu alia, anstataŭ devi funkciigi TRIX.

En [Novaĵletero GNU, feb. 1988], RMS estis parolanta pri preni Mach kaj meti la dosiersistemo Sprite de Berkeley super tio, "poste la eroj de la Unikso de Berkeley... estos anstataŭigitaj".

Post ses monatoj, la FSF diris, ke "se ni ne povas uzi Mach, ni uzos TRIX aŭ Sprite de Berkeley". Tiam, ili prezentas Sprite kiel tutakerna ebleco, anstataŭ nur dosiersistemo.

En januaro 1990, ili diris "ni ne estas laboranta pri kerno. Ne estus bona ideo por ni komenci novan kernoprojekton nun, ni ankoraŭ esperas, ke ni povos uzi Mach" [Novaĵletero GNU, jan. 1990]. Nenio grava okazis ĝis 1991, kiam pli preciza projekto estis deklarita:

Ni ankoraŭ interesiĝas pri pluriproceza kerno rulanta per Mach. La leĝistoj de CMU estas nuntempe decidantaj ĉu ili povas eldoni Mach kun eldonokondiĉoj, kiuj povos ebligi al ni disdoni tion. Se ili decidas fari tion, ni probable eklaboros. CMU havas kun la samaj eldonokondiĉoj ol Mach unuservilan partan Uniksoimitilon nomiĝitan Poe; estas iom malrapida kaj disponigas minimalajn funkciojn. Ni probable komencus etendante Poe por disponigi tutajn funkciojn. Poste ni esperos havi moduleman imitilon dividitan en pluraj procezoj [Novaĵletero GNU, jan. 1991].

RMS komprenigas la rilato inter la Hurd kaj Linux en La Hurd kaj Linux, kie li mencias, ke la FSF komencis programadi la Hurd en 1990. Ekde la [Novaĵletero GNU, nov. 1991], la Hurd (rulante per Mach) estas la oficiala kerno de GNU.

Deklaracioj

Deklaracio de eldono 0.2 (kompleta sistemo GNU)
Deklaracio de eldono 0.2 (Hurd)
Deklaracio de proveldono (aŭg. 96)
Stato de proveldono (jul. 96)
Duuma eldono disponebla, apr. 96
Tio kaj startigaj disketoj de NetBSD devus sufiĉi por havigi funkciantan sistemon GNU/Hurd!
Nova neoficiala eldono, apr. 96 -- NFS kaj aliaĵoj funkcias!
Novaĵoj, nov. 95 -- ftp funkcias!
Nova neoficiala eldono, jul. 95 -- ext2fs funkcias
Nova neoficiala eldono, apr. 95
Novaĵoj, nov. 94
Novaĵoj, sep. 94 -- gcc rulas!
Novaĵoj, aug. 94
Novaĵoj, jul. 94 -- emakso rulas!
Novaĵoj, may. 94
Novaĵoj, apr. 94 -- ĝi startigas!
Deklaracio de GNU Hurd, nov. 93
Deklaracio de GNU Hurd, majo 91

[ Angla | Esperanto | Hebrea | Hispana ]

Reveni al la GNU ĉefpaĝon.

Sendu FSF kaj GNU petojn kaj demandojn al gnu@gnu.org. Ankaŭ estas aliaj manieroj por kontakti FSF.

Sendu rimarkojn pri ĉi-tiujn retpaĝojn al web-hurd@gnu.org, sendu aliaj demandojn al gnu@gnu.org.

Copyright (C) 2001, 2002, 2003, 2004, 2005, 2006 Free Software Foundation, Inc., 59 Temple Place - Suite 330, Boston, MA 02111, USA

Verbatim copying and distribution of this entire article is permitted in any medium, provided this notice is preserved.

Updated: $Date: 2007/01/20 15:38:11 $ $Author: tschwinge $