[imaĝo de la Hurd logo] [ Angla | Esperanto | Germana | Hebrea | Hispana | Nederlanda | Pollanda | Slovaka ]
Kio Nova
 
Ŝanĝoregistroj
 
Documentation

La GNU Hurd
 
Instalaĵo
Ricevi Helpon
Fonta Kodo
Programado
Historio
 
GNU Mach
 
Instalaĵo
Fonta Kodo
 
GNU MIG
 
Fonta Kodo
 
Rilataj Projektoj


Kio estas la GNU Hurd?

La GNU Hurd estas la projekto GNU anstataŭaĵo de la Uniksa kerno. La Hurd estas aro de serviloj kiuj rulas sur la Mach kerneto por realigi dosiersistemojn, retajn protokolojn, dosiero-atingokontrolon, kaj aliajn funkciojn realigitajn de la Uniksa kerno aŭ ŝajnaj kernoj (kiel Linukso).

Se vi havas novaĵojn rilataj al la Hurd, bonvolu sendi tion al web-hurd@gnu.org por ke ĝi povu esti aldonita ĉi tie.


Kio nova?

25 de aprilo 2006

La projekto GNU Hurd partoprenos ĉi-jaran Kodumadosomero de Google (angle, Google Summer of Code), sub la egido de la projekto GNU.

Sube estas listo de taskoj pri kiuj vi eble interesos labori. Se vi volas ŝanĝi aŭ pliigi tiujn taskojn, bonvolu kontakti nin per la dissendolisto bug-hurd aŭ per la IRC-kanalo #hurd.

Bonvolu vidi la retpaĝon GNUa gvido por la Kodumadosomero projektoj pri kiel partopreni ĝin, kaj vidu la liston de projektideoj por la Kodumadosomero pri taskoj por diversaj GNUaj projektoj kaj informoj pri kiel proponi viajn taskideojn.

2a de marto 2006
Aldonis tradukaĵon al la Slovaka de Kio nova farita de Peter Kotrcka.

8a de februaro 2006
Aldonis tradukaĵon al la Turka de Al Nova Strategio de Operaciumo-Projektado, farita de Oktay Poçan.

2a de oktobro 2005
Aldonis tradukaĵojn al la Pollanda de Kio nova, La GNU Hurd, GNU Mach, kaj GNU MIG, faritaj de Andrzej Zaborowski.

20a de septembro 2005
Materialo el la Operaciumo temo de la Kunigo pri Libera Programaro kiu okazis ĉi-somere estas elŝutebla. Inkluzive estas bildoserioj kaj registraĵoj de prelegoj faritaj de Marcus Brinkmann kaj Neal Walfield pri la Hurd/L4 portado.

22a de aŭgusto 2005
Aldonis tradukaĵojn al Esperanto de tro da paĝoj por listigi ilin, faritaj de Ludovic Courtès.

29a de julio 2005
Aldonis tradukaĵon al la Itala de La GNU Hurd farita de Carlo Palma.

26a de julio 2005
Aldonis tradukaĵojn al la Nederlanda de Kio nova and La GNU Hurd faritaj de Roan Embrechts.

28a de januaro 2005
Marcus Brinkmann aldonis etan retpaĝon, kiu priskribas la nunajn programadojn sur la portado de la Hurd sur L4.

21a de aŭgusto 2003
Aldonis ligon al la Hurd Fonta Kodo Indekso de Patrick Strasser al la "Fonta Kodo" sekcioj.

16a de julio 2003
GNU/LinuxTag 2003 estas finita nun kaj kiel estis prezentaĵo pri la Hurd, demonstraĵa GNU/Hurd maŝino rulanta kaj la vendado de Hurd to-ĉemizoj, Wolfgang Jährling decidis skribi resumeton pri kio okazis tie. Dankon al Wolfgang Jährling, Volker Dormeyer kaj Michael Banck!

2a de julio 2003
La tar-arkivo por Debian GNU/Hurd, kiu Marcus Brinkmann faris dum jaron ĉesis, anstataŭiĝa de la pakaĵo crosshurd de Jeff Bailey. Por instali GNU/Hurd nun, oni devas uzi ĉi-tion pakaĵon. Alia Debian sistemo devas esti instalita sur la sama maŝino. La GNU/Hurd instalaĵo manlibro ne estas ankoraŭ ĝisdatigita.

14a de februaro 2003
La GNU/Hurd Uzantomanlibro estas nun atingebla de la dokumentara sekcio de la Hurd retpaĝoj.

18a de januaro 2003
Gaël Le Mignot, presidento de HurdFr, prezentis la GNU Hurd je la 22a de novembro 2002 at EpX en Parizo. Angla prezentaĵo kaj Franca prezentaĵo estas atingeblaj.

Malnovaĵoj.

[ Angla | Esperanto | Germana | Hebrea | Hispana | Nederlanda | Pollanda | Slovaka ]

Reveni al la GNU ĉefpaĝon.

Sendu FSF kaj GNU petojn kaj demandojn al gnu@gnu.org. Ankaŭ estas aliaj manieroj por kontakti FSF.

Sendu rimarkojn pri ĉi-tiujn retpaĝojn al web-hurd@gnu.org, sendu aliaj demandojn al gnu@gnu.org.

Copyright (C) 2001, 2002, 2003, 2004, 2005, 2006 Free Software Foundation, Inc., 59 Temple Place - Suite 330, Boston, MA 02111, USA

Verbatim copying and distribution of this entire article is permitted in any medium, provided this notice is preserved.

Updated: $Date: 2007/01/20 15:38:11 $ $Author: tschwinge $