Mandriva Linux

Instalada instrukcio

Deviga konfiguraĵo

Instalado de Mandriva Linuxo estas, plej ofte, tiel simpla kiel enŝovi la Instaladan KD en via KD-ROM-a drajvo, kaj restartigi vian komputilon. Bonvole vidu metodo 1.

NOTU:


Sube estas listigitaj la diversaj manieroj por instali Mandriva Linuxon:

  1. Lanĉu instaladon rekte de KD-ROM
  2. Faru ŝargdisketon de Vindozo
  3. Aliaj instalmanieroj


1. Lanĉu instaladon rekte de KD-ROM

La Instalada KD-ROM estas startigebla. Plejofte, vi povas simple enŝovi la KD-ROM-on en la drajvon kaj restartigi la komputilon. Obeu la instrukcion montratan ĉe la ekrano: premu la [Enigan] klavon por startigi la instaladon, aŭ premu [F1] por pli da helpo.

NOTU:

Sur certaj porteblaj komputiloj, la sistemo eble ne restartas de la KD. Tiuokaze, ankaŭ ĝi estas startigebla, kaj uzas pli “sekuran” startprocedon. Kiam aperas la invito, ŝanĝu la KD. Se ankaŭ la dua KD ne startas, vi devas prepari ŝargdisketon.
Vidu la 2-an metodon por detaloj.

[komenco de ĉi tiu paĝo]


2. Faru ŝargdisketon de Vindozo

Se via komputilo ne povas starti de la KD-ROM, vi devas fari ŝargdisketon sub Vindozo jene:

Por komenci la instaladon:

[komenco de ĉi tiu paĝo]


3. Aliaj instalmanieroj

Se ial ajn la antaŭaj metodoj ne taŭgas por vi (vi deziras uzi perretan instaladon, instaladon ekde pcmcia-karto aŭ ...), vi ankaŭ bezonos fari ŝargdisketon :

Jen la listo de sistemlanĉa imagaĵoj:

cdrom.img instalado ekde KD-ROM
hd_grub.img instalado ekde fiksita disko (el Linuksa, Vindoza, aŭ ReiserFS-a dosiersistemo).
vi povas konfiguri ĝin por via sistemo al: http://qa.mandriva.com/hd_grub.cgi
network.img instalado per ftp/nfs/http
NOTO: vi bezonos enmeti network_drivers.img en vian disketingon kiam invito aperos
pcmcia.img instalado ekde pcmcia-aparatoj (atentu, la plej multaj ret-adaptiloj estas nuntempe rekte subtenataj de network.img)

Vi povas enskribi boot.iso sur KD-ROMon kaj lanĉi la sistemon per ĝi. Ĝi ebligas ĉiujn metodojn por instali, KD-ROMon, reton, kaj fiksdiskon.

[komenco de ĉi tiu paĝo]


Vi povas uzi ankaŭ teksto-reĝiman instaladon, se ial vi spertas problemojn uzante la defaŭltan grafikan instaladon. Por uzi ĝin, tajpu: [F1] ĉe la Mandriva Linuxa bonveniga ekrano, kaj poste text ĉe la prompto.

Se vi bezonas savi vian ekzistantan Mandriva Linuxan sistemon, enŝovu vian Instaladan KD-ROM (aŭ iu ajn rilatan disketon), tajpu [F1] ĉe la Mandriva Linuxa bonvena ekrano, kaj poste rescue ĉe la prompto.

Vidu http://www.mandrivalinux.com/drakx/README por pli da teknika informo.

[komenco de ĉi tiu paĝo]


Jen la ĉefaj etapoj de la instalado:

  1. Enŝovu vian instaladan KD-ROM (aŭ Instaladan disketon se necese) kaj restartigu vian komputilon.
  2. Klaku [Enigklavon] kiam la Mandriva Linuxa bonveniga ekrano aperas kaj zorge obeu la instrukcion kiu aperas sur la ekrano.
  3. Kiam la instalado estas finita, forprenu la KD-ROM kiam ĝi estas elpelita (kaj disketon se vi havas iun en via drajvo); via komputilo restartos. Se ne, startigu ĝin mane.
  4. Mandriva Linuxo startos. Poste vi povas per "Saluto" eniri vian komputilon kiel "root" (radiko) aŭ kiel uzulo kiun vi kreis dum la instalado.

Grava noto:

La salutnomo “"root"” donas al vi liberan aliron al via Linuksa sistemo. Ne uzu ĝin krom por konfiguri aŭ administri Linukson. Por ĉiutaga uzado, uzu normalan uzantan salutnomon kiun vi povas krei per la konfigurilo "userdrake" aŭ per la komandoj "adduser" (aldonu salutnomon) kaj "passwd" (ŝanĝu pasvorton).

Bonŝancon kun Mandriva Linuxo !

[komenco de ĉi tiu paĝo]


Por plia subteno pri instalado vidu la Mandriva Linuxan difusiĝ-liston kaj FAQs (Oftaj Demandoj) ĉe la TTT-servilo: