Mandriva Linux Instalada Instrukcio - Mandriva Linux 2007 Deviga konfiguraĵo * Pentium procesoro aŭ kongrua * KD-ROM drajvo * Almenaŭ 32 MB RAM (ĉefmemoro) Instalado de Mandriva Linuxo estas, plej ofte, tiel simpla kiel enŝovi la Instaladan KD en via KD-ROM-a drajvo, kaj restartigi vian komputilon. Bonvole vidu metodo 1. NOTU: * Se vi ĝisdatigas de Mandriva Linux-versioj 7.x, 8.x aŭ 9.x, ne forgesu savkopii vian sistemon. * Ĝisdatigo de pli fruaj versioj (antaŭaj al 7.0) estas NE subtenataj. En tiu kazo, vi bezonas fari novan instaladon kaj ne ĝisdatigon. ============================================================================ Sube estas listigitaj la diversaj manieroj por instali Mandriva Linuxon: 1. Lanĉu instaladon rekte de KD-ROM 2. Faru ŝargdisketon de Vindozo 3. Aliaj instalmanieroj ============================================================================ 1. Lanĉu instaladon rekte de KD-ROM La Instalada KD-ROM estas startigebla. Plejofte, vi povas simple enŝovi la KD-ROM-on en la drajvon kaj restartigi la komputilon. Obeu la instrukcion montratan ĉe la ekrano: premu la [Enigan] klavon por startigi la instaladon, aŭ premu [F1] por pli da helpo. NOTU: Sur certaj porteblaj komputiloj, la sistemo eble ne restartas de la KD. Tiuokaze, ankaŭ ĝi estas startigebla, kaj uzas pli “sekuran” startprocedon. Kiam aperas la invito, ŝanĝu la KD. Se ankaŭ la dua KD ne startas, vi devas prepari ŝargdisketon. Vidu la 2-an metodon por detaloj. ============================================================================ 2. Faru ŝargdisketon de Vindozo Se via komputilo ne povas starti de la KD-ROM, vi devas fari ŝargdisketon sub Vindozo jene: * enŝovu la KD-ROM-on, poste alklaku la piktogramon "My Computer" (Mia komputilo) dekstre alklaku la KD-ROM-drajvan piktogramon kaj elektu "Open" (Malfermu) * eniru la "dosutils"-dosierujon kaj duoble alklaku la piktogramon "rawwritewin" * enŝovu malplenan disketon en la disketan drajvon * elektu "D:\images\cdrom.img" en la kampo "Image File" (Imaga dosiero) (se via KD-ROM-drajvo estas "D:", alie anstataŭigu "D:" per la litero por via drajvo) * elektu "A:" en la kampo "Floppy Drive" (Disketa drajvo) kaj poste alklaku "Write" (Skribu). Por komenci la instaladon: * enŝovu la KD-ROM-on en la drajvon, ankaŭ la ŝargdisketon, poste * restartigu la komputilon. ============================================================================ 3. Aliaj instalmanieroj Se ial ajn la antaŭaj metodoj ne taŭgas por vi (vi deziras uzi perretan instaladon, instaladon ekde pcmcia-karto aŭ ...), vi ankaŭ bezonos fari ŝargdisketon : * Sub Linukso (aŭ aliaj modernaj Uniksoj) tajpu ĉe la prompto: $ dd if=xxxxx.img of=/dev/fd0 * Sub Vindozo, uzu la metodon en punkto 2 supre, sed pere de xxxxx.img (vidu sube) anstataŭ cdrom.img. * Sub DOS, se via KD-ROM-drajvo estas "D:", tajpu: D:\> dosutils\rawrite.exe -f install\images\xxxxx.img -d A Jen la listo de sistemlanĉa imagaĵoj: +-----------------+------------------------------------------------------+ | cdrom.img | instalado ekde KD-ROM | +-----------------+------------------------------------------------------+ | hd_grub.img | instalado ekde fiksita disko (el Linuksa, Vindoza, | | | aŭ ReiserFS-a dosiersistemo). | | | vi povas konfiguri ĝin por via sistemo al: | | | http://qa.mandriva.com/hd_grub.cgi | +-----------------+------------------------------------------------------+ | network.img | instalado per ftp/nfs/http | | | NOTO: vi bezonos enmeti network_drivers.img | | | en vian disketingon kiam invito aperos | +-----------------+------------------------------------------------------+ | pcmcia.img | instalado ekde pcmcia-aparatoj (atentu, la plej | | | multaj ret-adaptiloj estas nuntempe rekte subtenataj | | | de network.img) | +-----------------+------------------------------------------------------+ Vi povas enskribi boot.iso sur KD-ROMon kaj lanĉi la sistemon per ĝi. Ĝi ebligas ĉiujn metodojn por instali, KD-ROMon, reton, kaj fiksdiskon. ============================================================================ Vi povas uzi ankaŭ teksto-reĝiman instaladon, se ial vi spertas problemojn uzante la defaŭltan grafikan instaladon. Por uzi ĝin, tajpu: [F1] ĉe la Mandriva Linuxa bonveniga ekrano, kaj poste text ĉe la prompto. Se vi bezonas savi vian ekzistantan Mandriva Linuxan sistemon, enŝovu vian Instaladan KD-ROM (aŭ iu ajn rilatan disketon), tajpu [F1] ĉe la Mandriva Linuxa bonvena ekrano, kaj poste rescue ĉe la prompto. Vidu http://www.mandrivalinux.com/drakx/README por pli da teknika informo. ============================================================================ Jen la ĉefaj etapoj de la instalado: 1. Enŝovu vian instaladan KD-ROM (aŭ Instaladan disketon se necese) kaj restartigu vian komputilon. 2. Klaku [Enigklavon] kiam la Mandriva Linuxa bonveniga ekrano aperas kaj zorge obeu la instrukcion kiu aperas sur la ekrano. 3. Kiam la instalado estas finita, forprenu la KD-ROM kiam ĝi estas elpelita (kaj disketon se vi havas iun en via drajvo); via komputilo restartos. Se ne, startigu ĝin mane. 4. Mandriva Linuxo startos. Poste vi povas per "Saluto" eniri vian komputilon kiel "root" (radiko) aŭ kiel uzulo kiun vi kreis dum la instalado. Grava noto: La salutnomo “"root"” donas al vi liberan aliron al via Linuksa sistemo. Ne uzu ĝin krom por konfiguri aŭ administri Linukson. Por ĉiutaga uzado, uzu normalan uzantan salutnomon kiun vi povas krei per la konfigurilo "userdrake" aŭ per la komandoj "adduser" (aldonu salutnomon) kaj "passwd" (ŝanĝu pasvorton). Bonŝancon kun Mandriva Linuxo ! ============================================================================ Por plia subteno pri instalado vidu la Mandriva Linuxan difusiĝ-liston kaj FAQs (Oftaj Demandoj) ĉe la TTT-servilo: * Perreta subteno ĉe http://www.mandrivaexpert.com/ * Mandriva Linuxaj eraroj ĉe http://www.mandrivalinux.com/en/errata.php3 * Mandriva Linuxaj sekurec-indikoj ĉe http://www.mandriva.com/security/advisories/ * Perreta dokumentado ĉe http://www.mandrivalinux.com/en/fdoc.php3 * Legu kaj aliĝu al la retaj diskutforumoj de Mandriva Linux-klubo ĉe http://club.mandriva.com * Aliĝu al la dissendolistoj ĉe http://www.mandrivalinux.com/en/flists.php3 * Facile traserĉeblaj arkivoj de dissendolistoj ĉe http://marc.theaimsgroup.com/ * Traserĉu la interreton per Google http://www.google.com/linux * Traserĉu la grupojn de Usenet uzante Google Groups ĉe http://groups.google.com/groups?group=comp ============================================================================